La Rakonto de Printempo

Lucia Publikigita: 2022-04-06 17:41:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La konflikto inter Rusio kaj Ukrainio kaŭzis maltrankvilon pri tutmondaj nutraĵoj. La tritikeksporta kvanto de Rusio kaj Ukrainio, gravaj grenprodukaj landoj, okupas ĉirkaŭ unu trionon de la tutmonda tuto. Manĝaĵo estas la vivgrava problemo de la popolo, kaj la rizbovlo de la ĉina popolo devas esti firme tenata en propraj manoj. Nutraĵa sekureco koncernas nin ĉiujn. Nuntempe Ĉinio okupiĝas pri printempa terkultivado. Kiel Ĉinio, granda lando kun 1,4 miliardoj da loĝantoj, certigas, ke "estas manĝaĵo en la mano kaj neniu paniko en la koro"?

De la regiono Lingnan ĝis la Nordorienta Ebenaĵo, de la gubernio de fiŝoj kaj rizo ĝis la sudo de Jangzio, la terasaj kampoj estas akvumataj, la kultivita tero estas "altgradigata", kaj la agrikultura maŝinaro estas vicigata por prizorgado. Okupita bildo de terkultivado disvolviĝas unu post alia de sudo al nordo.

Ning Jizhe, tiama direktoro de la Nacia Agentejo de Statistiko: "La greno atingis novan maksimumon, kaj la brutbredado konstante kreskis. La totala produktkvanto de greno en la tuta jaro (2021) estis 680 milionoj da tunoj, do pliiĝis je 13,36 milionoj da tunoj aŭje 2%, ol en la antaŭa jaro. ."

Por stabiligi la grenejon, la produkta kvanto devas esti stabiligita.

Kiel stabiligi produktan kvanton? Bonaj semoj estas fundamento.

Dai Zizhong, estro de Fujian Nan'an Gaoshun Agrikultura Maŝinaro Profesia Kooperativo: "Ni sekigas la semojn, trempas ilin, steriligas ilin, kaj poste kreskigas ilin en fabrikoj. Dum la kultivado de la plantidoj, la kampoj jam estas pretaj."

En la urbo Sanya, Hainan-provinco, fakuloj el la tuta lando okupiĝas pri esplorado de scienca plantid-kulturado.

Wang Jianhai, asociita esploristo de Longping Bioteknologia Kompanio (Hainan): "Agrikulturo estas cikla. Por akceli kulturon de plantidoj oni devas veni al Hainan kaj tie povas sukcese plenumi la kulturadon en ĉiuj eroj."

Ĝis nun, la ĉefaj kultivaĵoj de Ĉinio esence atingis plenan kovradon, kaj la areo de memelektitaj variaĵoj okupis pli ol 95%. La memsufiĉa indico de rizo kaj tritiko, la du ĉefaj grenoj, atingis 100%, kaj la plibonigitaj varioj en agrikultura produktado superis 45%.

Kiel stabiligi la produktkvanton? Teknologio estas kerna.

Peng Bin, agrikultura drona servoprovizanto: "Unuavice, la inteligenta agrikulturo kaj agrikultura maŝinaro profitas de la ŝtataj subvencioj. Niaj dronoj havas naciajn normajn subvenciojn en multaj regionoj. Krome, diversaj senhomaj bienoj kaj inteligentaj bienoj estas ankoraŭ konstruataj en diversaj lokoj. Tio nerekte akcelas la aplikon de scienco kaj teknologio en agrikulturo."

Ma Xuejie, Prezidanto de Shantou Shunjie Agrikultura Maŝinara Kooperativo:

"Rizprikla maŝino povas semi 40 muojn (ĉirkaŭ 2,67 hektaroj) da tero ĉiutage, kio egalas al 40-obla manlaboro. En la nuna sterkado kaj la ŝprucigo de insekticidoj la dronoj helpas nin. Tial ni povas ĉiutage fari tion pri 300 ĝis 400 muoj (ĉirkaŭ 20 ĝis 26,67 hektaroj).

Kiel stabiligi la produktkvanton? Administrado estas nemankebla.

Lastatempe, tritiko kun planta areo de 910 000 muoj (ĉirkaŭ 60 666,7 hektaroj) en la gubernio Neihuang, Henan-provinco, eniris la sezonon de verdiĝo. Pli ol 80 agrikulturaj teknikistoj iris profunde en la kampojn por esplori la kondiĉojn de tritikplantidoj, akvoenhavon, tritikajn malsanojn, helpante farmistojn plibonigi kampadministradon kaj pliigi someran grenan produktkvanton.

Zhang Yongbing, vilaĝano de Tieluhu, Neihuang Distrikto: "La agrikultura teknikisto venis al la kampo por klarigi al mi la administradon de tritikaj malsanoj, inkluzive de multaj scioj pri akvumado kaj sterkado."Min helpas bonaj semoj kaj bonaj metodoj, agrikultura maŝinaro kaj agronomia kunlaboro.Hua Kaiyuan, Farmisto: "Estas subvencio por terkultivado, la semoj pliboniĝas ĉiujare, kaj la akvokonservaj kondiĉoj de la kamparo ankaŭ pliboniĝas. De plantado ĝis rikolto, ĉio estas mekanizita. Pasintjare mi produktis 2,1 milionojn da greno kaj gajnis 500 000 ĝis 600 000 juanojn (ĉirkaŭ 80 000 ĝis 96 000 usonaj dolaroj)."

Dividu