La fervojlinio inter Lasao kaj Nyingchi

Lucia Publikigita: 2021-10-14 20:53:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, rigardu, jen estas la fervojlinio inter Lasao kaj Nyingchi. Ĝi kun rapido de 160 kilometroj hore longas je 435 kilometroj. La ekfunkcio finis la senfervojan historion de la tibeta sudorienta regiono. Eble vi diros, ke ĝi ne estas tiel rapida, tamen ĝi estas sufiĉe spektinda sur zigzaga altebenaĵa montaro. Ĝi kuras tra 47 tuneloj, kaj 121 pontoj, 16 el kiuj estas starigitaj super la rivero Jarlung-Zangbo. Ŭaŭ…

Do por ke tibetaj civitanoj ĝuu samajn vivkondiĉojn, kiajn havas civitanoj en orientaj apudmaraj regionoj, multaj programoj estas sub la konstruado, kvankam ili renkontas multajn malfacilojn de naturaj kondiĉoj kaj geografia stato.

Ni scias, ke infrastruktura konstruado kaj rilataj investoj povas alporti komercajn oportunojn kaj laborpostenojn kaj akceli ekonomian kaj socian prosperon de la regiono. Ni jam vidis, ke la ferŝtala vivlinio akcelas bonstatigon de tibetaj civitanoj. Ni kune esperas, ke la programo ludos gravan rolon en akcelo de prospero kaj kampara vigligo de la regiono.

Dividu