Ĵurnalo: Firmao Moderna flatema al riĉuloj profitegas de vakcino

Lucia Publikigita: 2021-10-21 21:52:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona ĵurnalo New York Times raportis, ke ĝis nun, la usona firmao Moderna liveris la novkronvirusan vakcinon preskaŭ nur al riĉaj landoj kaj regionoj, tial landoj kaj regionoj kun meznivela aŭ malaltnivela enspezo povas akiri la vakcinon nur kontraŭ pli alta prezo aŭ per vicatendado.

La raporto atentigis, ke Moderna esploris kaj ekspluatis la novkronvirusan vakcinon danke al la financa kaj teknika subteno de la usona registaro, sed laŭ la kalkulado de datum-analiza kompanio, la proporcio de la klientoj de Moderna el riĉaj landoj kaj regionoj estas pli granda ol tiu de aliaj vakcinaj fabrikantoj

Laŭ publikigitaj informoj pri registara aĉetado, la vakcina prezo de Moderna por Usono estas 16,5 usonaj dolaroj por dozo, kaj tiu por la Eŭropa Unio 25,5 usonaj dolaroj. Tiuj por Tajlando, Kolumbio kaj Bocvano variis de 27 ĝis 30 dolaroj.

Amikoj, jen estas miaj demandoj:

La unua, ĉu vi ricevis vakcinon?

La dua, kiun vakcinon vi ricevis?

La tria estas, ĉu vi volas diri al ni la prezon de via vakcino? Mi atendas viajn respondojn.

Dividu