La koloro de hidrogeno

Lucia Publikigita: 2021-11-02 19:18:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, kio estas la plej malpeza elemento en la universo?

La respondo estas - hidrogeno.

Kial hidrogeno estas "perfekta" energio?

Unue, la brulado de hidrogeno povas produkti akvon kaj varmon, kaj ĝi ankaŭ povas esti konvertitaj en elektron, sed neniu forcejefika gaso estas produktita dum la procezo;

Due, kiel brulaĵo por raketoj, hidrogeno havas altan varmon, malgrandan grandecon kaj estas oportuna por transportado.

Ĉu la hidrogeno havas koloron?

Jes, la nuna hidrogeno havas kvar kolorojn grizan, bluan, bluverdan kaj verdan. Sed ĉi tio ne estas iliaj veraj koloroj, la koloro estas uzata por juĝi ĉu la hidrogena produktada procezo atingis "nul-karbonan emisiadon" aŭ ne.

Nuntempe, kun la efektivigo de la plano "karbona eŭtreco" de ĉefaj industriaj landoj en la mondo, la disvolviĝo de la hidrogenenergia industrio eniris en periodon de rapida disvolviĝo. La Eŭropa Unio publikigis sian ĝeneralan strategion pri verda hidrogeno, Aŭstrio kaj Italio igis hidrogenan energion parto de la nacia energio kaj klimata plano, kaj ankaŭ Ĉinio komencis grandskalajn hidrogenenergiajn esplorajn kaj disvolvajn projektojn por vigle instigi kaj subteni al teknika esplorado en ĉiuj aspektoj de hidrogenenergia utiligo kaj evoluado.

Tamen nenio estas perfekta. Hidrogeno estas brulema kaj eksplodema, kaj la prilaborado estas komplika pro la alta teknika malfacileco kaj alta kosto de uzado. Lastatempa studo de la Internacia Hidrogena Energio-Komisiono montras, ke ĝis la jaro 2030, la totala investo en la kampo de tutmonda hidrogena energio atingos 500 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj oni kredas, ke kostaj kaj teknologiaj problemoj baldaŭ estos solvitaj.

Dividu