ĈIIE: Ĉinio firme plivastigas malfermon

Lucia Publikigita: 2021-11-11 20:26:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, la 10an de novembro laŭ la pekina tempo, fermiĝis la 4a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo. Same kiel antaŭaj tri ekspozicioj, ĉijara ekspozicio refoje gajnis bonajn ekonomiajn kaj komercajn kunlaborajn fruktojn.

Laŭraporte, entute pli ol 2 900 ekspoziciantoj partoprenis en la ekspozicio, kaj pli ol 420 novaj produktoj, novaj teknologioj kaj novaj servoj estis prezentitaj. Nov-energiaj produktaĵoj ricevis pli multajn atentojn.

Lastatempe en Ĝenevo, ĝenerala vicdirektoro de la Monda Organizo pri Komerco Zhang Xiangchen diris, ke la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio liveris bonan platformon al la mondo kaj ludis pozitivan rolon en akcelo de internacia komerco.

Zhang diris intervjuate, ke la ĈIIE jam estas bona internacia publika produkto kaj ludas pozitivan rolon en akcelo de internacia komerco kaj interŝanĝoj de komercaj politikoj. Ĉinio okazigas la ĈIIE, stimulas alilandajn entreprenojn kaj bonvenigas ĉiujn al la ĉina merkato, kaj tio klare montras malferman politikon de Ĉinio.

Rigardu amikoj, ĈIIE eligis klaran signon, ke Ĉinio firme plivastigas malfermon kaj kunlaboron por komuna gajno. Samtempe, la ekspozicio eligis la firman decidemon de diversaj landoj pri fortigo de kunlaboro kaj akcelo de reprosperiĝo de la monda ekonomio.

Dividu