Usona demokratio ne estas kriterio de demokratio

Lucia Publikigita: 2021-12-07 21:53:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usono okazigos la tiel nomatan “pintkunvenon de gvidantoj por demokratio” en decembro. Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj komentis pri tio, ke ĉi tio esence estas pensmaniero de Malvarma Milito, kiu dividos la internacian komunumon en "ni kaj ili".

Ĉu la “usona demokratio” estas la sola ĝusta demokratio? Evidente, Usono pensas tiel. Per sia hegemonio, Usono simpligis demokration ĝis “unu persono, unu balotilo” plus “multpartia sistemo”, kaj faris tion la modelo por juĝi politikan sistemon de aliaj landoj. Tiuj, kiuj konformas al la modelo, estas “demokrataj landoj”, kaj aliaj male estas “aŭtokrataj landoj”. Laŭ tia vidpunkto, mi proponas, ke Usono povas anstataŭigi balotilojn per ostrakoj por imiti la ostracismon de antikva Grekio, kaj tio absolute estas demokrata.

Neniu lando rajtas sole nomi demokration kaj trudi sian kriterion al aliaj, eĉ efektivigi la tiel nomatan “demokratan transformadon”. La situacio ŝanĝiĝanta en Afganio estas evidenta ekzemplo.

En la venonta filmeto mi parolos pri kio la demokratio devas esti.

Dividu