Modelo de demokratio ĉiam evoluas surbaze de naciaj bezonoj

Lucia Publikigita: 2021-12-14 18:05:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, la Internacia Forumo pri Demokratio nun estas en sia tria fazo, kun la temo “Diverseco de Demokratio”. Pasintsemajne, mi partoprenis en la dua fazo, kun la temoj fokusiĝantaj al la evoluado kaj novigado de modelo de demokratio. Mi aŭskultis dekojn da prelegoj de fakuloj el malsamaj landoj, organizoj kaj regionoj, kiuj liveris al mi multajn vidpunktojn pri “demokratio”.Ekzemple, Wang Huiyao, prezidanto de Centro pri Ĉinio kaj Tutmondiĝo, diris, ke Ĉinio jam adaptis demokration, kiu taŭgas al ĝiaj cirkonstancoj.Wang diris, ke la rapida ekonomia disvolviĝo de Ĉinio kaŭzis la aperon de tri specoj de demokratio, kiuj baziĝas sur talentuloj, merkata diversiĝo kaj teknologia aliro. Li aldonis, ke pli bona edukado, merkata diversigo kaj teknologia aliro grandigis la ĉinan modelon de demokratio.Dzmitry Smaliakou, profesoro el la Nacia Akademio de Sciencoj en Belorusio, diris, ke aliro al edukado estas ŝlosilo por disvolvado de valoroj kiel demokratio.Evandro Carvolho, profesoro el la Fondaĵo Getulio Vargas en Brazilo, diris, ke malsamaj sistemoj de demokratio povas esti akordigeblaj, se estas respekto kaj volo al lernado de la plej bonaj praktikoj de ĉiuj nacioj.Laŭ mia opinio, certigo de la fruktoj de vera demokratio, ekzemple prospero por ĉiuj, povas esti realigita, nur se evoluantaj landoj staras unuiĝintaj kontraŭ akiritaj interesoj, ĉu militaj aŭ komercaj. Nur per unuiĝo ni povas atingi prosperon por ĉiuj, kaj tutmondan prosperon.

Dividu