Kial ni amas "terkultivadon" interrete?

Lucia Publikigita: 2021-12-17 12:12:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pardonon amikoj! Mi estas dormema Lucia, ĉar mi tutnokte ludis "Moore Manor". Hodiaŭ mi volas diskuti pri komercaj simuladaj ludoj, kiuj estas popularaj de kelkaj jaroj en Ĉinio.

La komercaj simuladaj ludoj disvolviĝis en longa tempo. En la 1950-aj jaroj, la unua tia ludo, nomata Top Management Decision Simulation, naskiĝis en Usono, kaj poste la serio "Simulation City" estis publikigita en 1989, estigante efikon de komerca marko.

Komercaj simuladaj ludoj populariĝis iom malfrue en Ĉinio. La plej frue konata de multaj ĉinoj estas "PAL Inn" ekde 2001. La retpaĝaro Renren lanĉis "Happy Farm" en 2008, kaj preskaŭ samtempe Facebook aperigis FarmVille, kiuj altiris la atenton de ĉirkaŭ 90 milionoj da homoj tra la mondo. En Ĉinio, tiuj, kiuj freneze amis “terkultivadon” en "Happy Farm", fariĝis la unuaj interretaj "terkultivistoj".

Kun la popularigo de saĝtelefonoj, la komercaj simuladaj ludoj iom post iom disetendiĝis de komputilaj terminaloj kaj retpaĝaroj al porteblaj aparatoj kiel poŝtelefonoj. Laŭ statistikoj, la tutmonda merkato de komeraj ludoj por poŝtelenoj en 2019 atingis 720 milionojn da usonaj dolaroj. La jara enspezo de "Township" en 2020 superis 200 milionojn da usonaj dolaroj. La enspezo de "Hay day", kiu ĉiam okupis la unuan lokon de elŝuto de tiaj ludoj, superis 2 miliardojn da usonaj dolaroj, laŭ statistikoj ĝis marto de 2021.

La populariĝo de komercaj simuladaj ludoj ne estas hazarda. En Ĉinio, tiaj ludoj estas nomataj ankaŭ "terkultivaj ludoj".

Antaŭ 10 000 jaroj, la ĉinaj prauloj komencis kultivi milion kaj rizon. De la antikveco ĝis nun, ĉinoj ĉiam havas apartan amon al terkultivado. Ili neniam forgesas kultivadon ĉie, kie ili estas, en altebenaĵo aŭ dezerto, sur insuloj de la Suda Ĉina Maro aŭ ĉe la rivero Nilo, en la Antarkto aŭ en la kosmo. Por levi la laborefikecon, ili eĉ inventis aŭtomatan rikoltmaŝinon en la ludo por realigi ampleksan modernigon de "terkultivado".

Laŭ mia opinio, en la nuna epoko, ju pli oni vivas en la moderna urbo, des pli oni sopiras al la kampara vivo.

Estas tempo por “ludi denove”, mi estas Lucia en Pekino, ne forgesu diri al mi viajn plej ŝatatajn ludojn.

Dividu