La "ĉina potenco" en la fervojo

Lucia Publikigita: 2022-01-12 19:18:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton! Ĉu vi memoras mian lastan demandon?

Kie estas via plej nova vojaĝa celloko?

Iuj el vi,kiuj partoprenis en la interagado,scias mian respondon.

Jes, Laoso.

Kial?

Mi volas iri al Laoso per trajno.

La ĉina-laosa fervojo" oficiale malfermiĝis komence de decembro 2021.

Ĝi estas la unua internacia fervojo en la mondo investita kaj konstruita de Ĉinio.

Ĝi estas ankaŭ la unua rapidega fervojo en Laoso

Mi legis libron lastatempe:

<Riveroj sur Fero: Fervojoj kaj Ĉina Potenco en Sudorient-Azio>.

Ĝi estis kune verkita de tri profesoroj el Universitato Johns Hopkins,Nacia Universitato de Singapuro kaj Nacia Universitato de Malajzio.

La libro temas ĉefe pri politikaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la partopreno de Ĉinio en la Trans-Azia Fervoja Projekto.

Mi rimarkis intervjuon kun laosa oficisto en la libro.

La demando diris: "Kial via lando ankoraŭ deziras konstrui ĉi tiun fervojon, eĉ kiam la ŝuldo de la lando egalas pli ol duonon de la malnetan enlandan produkton de la lando en 2015, kio povas endanĝerigi la suverenecon de la malgranda lando kun nur 7 milionoj da loĝantoj?"

La respondo estas jena: "Laoso estas malriĉa,

izolita kaj montara terĉirkaŭata lando, kaj la sekcio de Mekongo en la lando ne taŭgas por navigado.

Tial, compare kun aliaj sudorient-aziaj landoj proksimaj al maro, Laoso pli bezonas konstruadon de 'fera rivero' por sin kunligi kun Ĉinio, ĉar tio estas la sola espero de Laoso por disvolviĝo."

Tia afero estas kungajna por ambaŭ flankoj. La ĉina-laosa fervojo longas pli ol 1 000 kilometrojn. Ĝi estas grava parto de la ideo "Trans-Azia Fervojo" de Sudorienta Azio.

Ĝi estas ankaŭ projekto por akordigo de la ĉina iniciato Zono kaj Vojo kun la laosa strategio fervoje kunligi Laoson kun aliaj landoj.

Ĉinio kaj sudorient-aziaj partneroj havas saman komprenon: ili konscias la gravecon konstrui bazajn instalaĵojn superantajn la nunan nivelo de ekonomia evoluado".

Ĝenerale, por riĉigo, oni devas unue konstrui vojojn unue.

Kion signifas la ekfunkcion de la ĉina-laosa fervojo?

La vojaĝo inter Vjentjano, ĉefurbo de Laoso kaj la ĉina-laosa landlimo estis mallongigita de 2 tagoj ĝis 3 horoj. Unutaga rondveturo ne plu estas revo.

Ĉu tiel facile?

Kompreneble ne!

De Vjentjano al Kunming,kaj poste al Ŝanhajo

Ĉu vi estas kontenta pri ĉi tiu etendita vojaĝo?

Ĉi tio ankoraŭ ne sufiĉas "Chengdu-Kunming-a Fervojo"

ligas Kunming kaj Chengdu,kiu estas proksima al la hejmo de grandaj pandoj

Ĉu vi ne ŝatas belajn kaj amindajn pandojn?

Retrorigardu la fervojon en Ĉinio antaŭ pli ol 100 jaroj,la fervoja aranĝo en Ĉinio estas tia.

4-7

Kaj hodiaŭ, jen la plej nova fervoja mapo.

Laŭ viaj komentoj,iuj el vi ne ŝatas vojaĝi per trajno, iuj el vi eĉ neniam vojaĝis trajne.

Kiuj el la listigitaj vojaĝmanieroj vi preferas?

Sed supozeble ne ĉiuj el vi pretas dividi viajn respondojn kun mi,ĉu ne?

Sed mi tre scivolas, se estus rapidega trajno kun rapido de 350 kilometroj po horo, eĉ la magleva trajno kun rapido de 600 kilometroj po horo, kiu ne volas provi ĝin?

Fervojo estas unu el rezultoj de la moderna industria revolucio en la mondo. Kiu havis ekstreme profundan influon sur la evoluadon de la homa socio kaj la progreson de civilizacio.

En 1876 Ĉinio ekhavis la unuan komercan fervojon.Dum 145-jara evoluado estis multaj malfaciloj kaj eĉ malsukcesojn. Sed ankaŭ historia progreso kaj granda transsalto estas evidentaj por ĉiuj.

Ekde la reformo kaj malfermo la totala longo de funkciantaj fervojlinioj atingis 146 300 kilometrojn,

kaj rapidega fervojo longas 38 000.

"Ni renkontis malfacilojn,tial ni volas helpi aliajn

en similaj malfaciloj."

Prenu trajnon al Laoso estas ankaŭ iom da fiereco pri mia lando, ĉar hodiaŭaj ĉinaj teknikaj normoj estas rekonataj de pli kaj pli da landoj.

Ekzemple, la projekto de la rapidega fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo en Indonezio estas la unua fervojo kunlabore konstruita per ĉinaj normoj kaj tekniko ekster Ĉinio.

Ĝi estas rapidega fervojo kun rapido de 350 kilometroj po horo.

Kaj ankaŭ la ĉina-laosa fervojo adoptis ĉinajn teknikajn normojn. Ĝi estas internacia fervojo kiu uzas ĉinajn ekipaĵojn kaj estas rekte konektita kun la ĉina fervoja reto.

Infrastruktura konstruado ĉiam estis grava parto de la ĉina iniciato Zono kaj Vojo. Sudorient-Azio estas grandega emerĝanta ekonomio najbara al Ĉinio

Nature ĝi fariĝis grava celo de infrastruktura investo de Ĉinio.

Industrioj depresiis dum la epidemio. La eksterlandaj projektoj de Ĉinio ĝenerale haltis. La ĉina-laosa fervojo fariĝis unu el la malmultaj brilaj punktoj en la transmaraj infrastrukturaj konstruoj de Ĉinio.

Pri la "ĉina potenco" en la fervojo, nur aŭskultado eble ne povas veki vian resonon. Ni kune rigardu datumojn:

[Ĉefaj donitaĵoj de 1911 ĝis 2020]

1.Diagramo de pasaĝera kaj vara transportado

2.Diagramo de cirkuladkvanto

de pasaĝera kaj vara transportado

3.Grafikaĵo de la nombro de fervojaj veturiloj

4.Grafikaĵo de fervoja historio,

elektrizita fervojlinioj kaj dutrakaj fervojlinioj

Mi estas Lucia en Pekino.

Ne forgesu komenti al mi!

Dividu