Fervojo reflektas “rapidon de Ĉinio”

Lucia Publikigita: 2022-01-19 08:45:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Estis raporto,ke foje en ekspozicio pri rapidega fervojo, kiam ĉina konstrukompanio estis demandita pri rapido de konstruado, ĝi respondis, “kian rapidecon vi postulas?”

Hodiaŭ mi babilas kun vi pri “rapido de Ĉinio”.

Mi havas demandon: “Ĉu ‘rapido de Ĉinio’ signifas ‘grandan rapidecon’?”

Eble ni ne povas tiri tiel absolutan konkludon. Ĉar ĉiuj scias, ke estas multaj faktoroj, kiuj influas rapidon.

La longe atendita ĉina-laosa fervojo estis oficiale malfermita la 3an de decembro. Kun projektita rapido de 160km/h, ĝi ne estas rapida en la ĉina fervoja reto. Sed vi havos tute novan komprenon, post kiam vi aŭskultos mian raporton.

La ŝlosila vorto estas “malfacileco”.

Kie kuŝas la malfacileco de la fervoja konstruado?

Ĉu tunelado?

Ĉu kompleksaj geologiaj kondiĉoj?

Ĉu transriveraj aŭ intermontaj pontoj?

La ĉina-laosa fervojo longa je pli ol 1 000 kilometroj kuras tra 167 tuneloj. Pontoj kaj tuneloj okupas 87% de la totala longo de la fervoja sekcio en Ĉinio. Ĉiu el ili estas enkorpigo de la sago de ĉinaj konstruistoj.

Fervojkonstruistoj diris, ke la fervojo estas ligita per pontoj kaj tuneloj, kaj la konstruado estis aparte malfacila.

Iuj diris, “tiel malfacia estas la fervoja konstruado, kiel profunda estas la ĉina-laosa amikeco.” La konstruado de la ĉina-laosa fervojo komenciĝis en majo de 2016.

Estis pluva sezono, kaj okazis terŝoviĝo Montaraj vojoj estis mallarĝaj kaj krutaj. La temperaturo ofte atingis 40 ĝis 50 celsiaj gradoj. La konstruistoj daŭre laboris maksimume 5 horoj. Ili laboris en tre malfacila kondiĉo.

Kio estas alia malfacileco? Estas 167 tuneloj, kaj Jingzhai-tunelo estis la lasta finkonstruita. Ĝi estis borita tra mola roko, kiu kvazaŭ toŭfuo facile disfalas. La konstruado estigis grandan kvanton da akvo, kio malfaciligis la laboron.

Laŭ inĝeniero, dum pinttempo ĉiutage estis 30 mil kubaj metroj da akvo el tunelo. La akvo povas plenigi 3 ĝis 4 normajn naĝejojn. La malfaciloj influis la rapidon, sed ne la kvaliton.

En ĉiu tunelo estis ŝtalaj arkoj garantiantaj la sekurecon. Ankaŭ konstruado de la pontego Ganlanba malrapidigis la procezon. Por la plej granda ponto sur la ĉina sekcio de la fervojo, estis uzataj pli ol 80 000 tunoj da materialoj, inkluzive de ŝtalo, karbocindro kaj ŝtonrompitaĵoj, ĉiuj transportitaj el Laoso, Kunming kaj Guizhou, por certigi bonan kvaliton.

La konstruado dum kvin jaroj renkontis senprecedencajn defiojn, kaj eksterordinarajn malfacilojn. Kun la neŝancelebla decidemo konstruistoj laboris malgraŭ malfaciloj por kunligi la amikecon.

Tio estas “rapido de Ĉinio”.

La fervojo jam ekfunkciis post sekureca kontrolado. Multaj laosaj pasaĝeroj sentis la fervojan rapidon de Ĉinio. Ili sentis ne nur rapidon, sed ankaŭ varmecon de Ĉinio.

En la venonta raporto mi parolos pri “varmeco de Ĉinio”

Mi estas Lucia en Pekino. Ne forgesu viajn komentojn!

Dividu