​Vintraj sportoj en Ĉinio

Lucia Publikigita: 2022-01-25 18:52:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Skiado estas unu el la plej malnovaj sportoj en la mondo. Oni ofte asocias skiadon kun Skandinavio. Fakte, skiado aperis jam antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj, en Xinjiang, Ĉinio.

En 2005, en la region Altay de Xinjiang, oni malkovris rokpentraĵon kreitan antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj, sur kiu estas kelkaj homoj portantaj skitabulojn kun lignaj bastonoj kun manoj dum ĉasado. Tio kiel la plej frua origino de skiado estas internacie agnoskita.

Vintraj sportoj kaj rilataj servoj havas fortajn regionajn karakterizaĵojn en Ĉinio. La nordorienta kun alta latitudo havas longan malvarman vintron. La vintraj sportoj, kiujn praktikis lokaj paŝtistoj, ĉasistoj aŭ fiŝistoj, estis disvolvitaj surbaze de iliaj laboroj kaj ĉiutaga vivo dum la vintro.

En antikva Ĉinio, vintraj sportoj estis ĝenerale nomataj kiel "glaciaj ludoj". En la dinastio Qing, glaciaj ludoj estis oficialigita kiel "naciaj moroj", kaj rilataj ceremonioj estis okazigitaj sub la ĉeesto de la imperiestro en ĉiu vintro. La prezentado estis sufiĉe spektakla. La Palaca Muzeo konservas Bildon de Glaciaj Ludoj”, kiu montras vintran sportadomn en la imperiestra palaco de la dinastio Qing. La manĉuroj, kiuj fondis la dinastinon Qing estas etnogrupo originanta en nordorienta Ĉinio.

Nun ĉiuvintre al la publiko estas malfermirtaj la naturaj sketejoj en Pekino, ekzemple Kunming-Lago en la Somera Palaco, Shichahai, kaj la parko Beihai, en kiu la reĝa familio de la dinastio Qing okazigis vintran festivalon antaŭ pli ol 300 jaroj.

Estas multaj interesaj vintraj ludoj tra la mondo. Kiajn memorojn pri vintraj sportoj vi havas? Dividu ilin al ni.

Dividu