Varmeco de Ĉinio en fervojo

Lucia Publikigita: 2022-01-26 18:53:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, amikoj, imagu, kiam vi vojaĝas per trajno al diversaj lokoj kun malsamaj kulturoj por sperti diversecon, vi ne plu sentas lacecon,eĉ se la vojaĝo estas tre longa.

Pensu, ĉiuj stacioj, kiujn preterpasas la trajno, havas siajn proprajn pejzaĝojn kaj povas sentigi al vi malsamajn kuklturojn de Ĉinio kaj Laoso.

Ili estas similaj, tamen ili prezentas sian apartan ĉarmon. Ĉu vi volas sperti ilin?

Ekfunkciis la ĉina-laosa fervojo, vojaĝo sur la fervoja sekcio en Ĉinio bezonas ĉirkaŭ 3 horojn kaj duonon. Vi povas trajne vojaĝi de Kunming al Xishuangbanna. Mia lasta vizito al Xishuangbanna okazis antaŭ 4 jaroj.

Okaze de la ekfunkcio de la ĉina-laosa fervojo en la komenco de decembro, mi publikigis multajn bildojn kaj videaĵojn pri belaj stacidomoj laŭ la fervojo. Ĉiu stacidomo reflektas lokan etnan kulturon kaj regionan karakterizaĵon.

Ekzemple, por la Stacidomo de Yexiang-Vilaĝo, la dezajno estas diferenca de aliaj kun desegno de elefanta rostro ŝpruciganta akvon, kiu simbolas ĝojon kaj bonŝancon. Antaŭe estis neniu fervojo en la regiono. La ĉina-laosa fervojo konektas la regionon kun aliaj lokoj de Ĉinio

Krome, aliaj stacioj, inkluzive de Yuxi, Puer kaj Mojiang, restas sub la konstruado. Ili rakontas lokajn kulturojn kaj historiojn. Ekfunkcio de la ĉina-laosa fervojo metis finon al la senfervoja historio en la sudaj etnaj regionoj de la provinco Yunnan. La fervojo ne nur faciligas vojaĝon, sed ankaŭ akcelas ekonomian disvolviĝon en la regionoj laŭ la itinero.

La fervojo komunikas kulturon kaj varmecon de Ĉinio. Dum la fervoja konstruado estis emfazita ekologia protektado. Estas plantitaj arboj kaj herboj kaj konstruitaj tramontaj tuneloj, protektaj bariloj kaj bruŝirmiloj laŭ la fervojo. Ĉiuj konstruistoj donis grandan zorgon al la naturo, en kiu estas pace silenta tropika pluvarbaro kaj vivas senzorgaj kaj senhastaj elefantoj. Trajno kuras tra vasta teĝardeno

Inter du piliero estas trairejo larĝa je 32 metroj por migrado de aziaj elefantoj, kvankam tio pliigis la koston de la konstruado.

Tio estas bruŝirmilo. Elefantoj estas dikaj kaj fortikaj, tamen ili estas tre sentemaj al bruo, precipe al fajfado de trajno. Materialoj de la bruŝirmilo povas mildigi la ĝenadon de bruo al elefantoj.

Ĉu “varmeco” de la ĉina-laosa fervojo estas limigita nur en kultura kaj ekologia protektado?

Kompreneble ne!

Konduktoroj de la ĉina-laosa fervojo estas talentaj kaj respondecaj. Ili per siaj agoj refoje pruvas la ĉinan proverbon, “se vi havas amikojn venintajn de malproksime, ĉu tio ne estas ĝojo?” Ili lernis la laosan lingvon serioze, kaj volas starigi ponton per glataj interŝanĝoj por ke ĉiuj vojaĝantoj sentu sin kiel hejme en trajno.

Ĉinio kaj Laoso estas kunligitaj de komunaj riveroj kaj montoj, kaj ilia amikeco havas longan historion. Konduktoroj serioze lernis la laosan lingvon kaj etiketon de sudorient-aziaj landoj, tial laosaj pasaĝeroj ĉiam sentas sin kiel hejme en trajno. Komunikado inter pasaĝeroj kaj konduktoroj estas tute senbara

La unua kargotrajno ekiris de Chengdu en la 4a de decembro, kaj poste ĝi atingis la laosan ĉefurbon. La ĉina municipo Chongqing aktive partoprenas en la Lancang-Mekonga Kunlaboro kaj la konstruado de la ĉina-laosa ekonomia koridoro por komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

La Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kiu validiĝis la 1an de januaro 2022, trarompis la komercan barieron inter Ĉinio kaj Laoso. La ĉina-laosa fervojo prenos sur sin la loĝistikan taskon.

La fervojo, kiel unu el gravaj infrastrukturaj projektoj, antaŭenigos la interkonekton de Ĉinio kaj Laoso kun najbaraj landoj

Amikoj, ni esperas, ke ĉiuj pasaĝeroj de la ĉina-laosa fervojo sentos la profundiĝantan amikecon inter la du landoj

Mi estas Lucia en Pekino. Ne forgesu komenti al mi!

Dividu