Donacoj de Lucia!

Lucia Publikigita: 2022-01-28 15:04:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, mi estas Lucia. Rigardu! Kial mi portas maskon dum farado de filmeto?

Pli proksime rigardu! Jes, ĝi estas masko dezajnita special por vi.

Mi devas diri, ke mi dankas vin pro via atendo, ĉar post longtempa dezajno kaj produktado, finfine la donacoj kiujn mi promesis al vi estas tute pretaj.

Mi ne povas atendi por montri ilin al vi!

Jen estas “Monata Plananto”, jen estas “Vojaĝa Notlibro”, “Glumarko” kaj “Masko”

Ili ĉiuj estas desegnitaj de mi mem. Ĉu vi levos dikfingron al mi? La temo de la donaco estas “Vojaĝo estas grava”. La 3an de decembro 2021, oficiale ekfunkciis la ĉina-laosa fervojo. Mi faris vojaĝan planon por viziti Laoson per trajno, sed bedaŭrinde pro la pandemio mi ne povas plenumi la planon. Do mi pretigis la donacon kun speciala sento kaj amo por esprimi mian atendon al la renormaliĝo de nia ĉiutaga vivo post la pandemio.

Mi vidigu ilin al vi unu post la alian.

Unue estas la Monata Plananto, la bildoj estis pentritaj de mia amikino, kaj ĝi estas ĉina-esperanta versio. Vi povas vidi Esperantajn vortojn.

Kaj poste estas vojaĝa notlibto. Mi estas supera fano de Midori, ĉar ni povas longe uzi ĝin. Dum uzado de la notlibro, vi nur bezonas ŝanĝi la libretojn, la kovro estas farita el bovida ledo. Mi aĉetis ĝin antaŭ 10 jaroj, kaj ĝis hodiaŭ mi ankoraŭ uzas ĝin.

Kaj la glumarkoj, tre amindaj ĉu ne?

Estas unuafoje ke mi faras ĉi tiujn produktaĵojn, do la kvanto estas malgrand. Mi sendos ilin al amikoj de entute 15 landoj, inkluzive de Usono, Britio, Francio, Italio, Aŭstralio, Meksiko kaj Rusio. Dankon al vi pro viaj interregadoj, komentoj kaj subtenoj!

Mi estas Lucia en Pekino, ne forgesu komenti al mi! Ĝis!

Dividu