Ĉina investo al fremdaj landoj kreskis je 9,2% en 2021

Lucia Publikigita: 2022-02-09 19:51:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, meze de la pandemio, kiam la monda ekonomio ankoraŭ ne komplete revigliĝis en 2021, la sumo de rekta investo de Ĉinio al fremdaj landoj kalkuliĝis al 145,19 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la komerca sumo de laŭkontraktaj konstruoj de Ĉinio en fremdaj landoj atingis 154,94 miliardojn da usonaj dolaroj.

La ĉina-laosa fervojo estis oficiale malfermita; la dua fazo de la nova Sud-norda Aŭtovoja Projekto en Kirgizio, konstruata de ĉinaj kompanioj, estis finita; la unua transrivera aŭtovoja ponto inter Ĉinio kaj Rusio – Tongjiang-a Ĉina-Rusa Heilongjiang-a Fervoja Ponto estis finkonstruita… multaj kunlaboraj programoj alportas efektivajn profitojn al koncernaj landoj.

Krome, la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP), kiu oficiale validiĝis en la 1-a de januaro de 2022, akcelos kreskon de investo al landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo.

Menciinde, plejpartaj landoj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) estas kunlaboraj partneroj de la Zono kaj Vojo, kaj la efektivigo de RAEP ludas gravan rolon por antaŭenigi altkvalitan konstruadon de la Zono kaj Vojo.

Dividu