Ĉinio faros plenfortajn klopodojn por okazigi kunvenon de gvidantoj de BRICS-landoj

Lucia Publikigita: 2022-02-10 19:14:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La unua videa kunveno de kunordigantoj de BRICS-landoj 2022 okazis en la 18a de januaro. Ma Zhaoxu, kunordiganto de Ĉinio kaj ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, prezidis la kunvenon. Ĉeestis ĝin kunordigantoj de Rusio, Barato, Brazilo kaj Sud-Afriko.

Ma diris, ke post 16 jaroj da evoluo la sistemo de BRICS-landoj jam fariĝis grava platformo de la kvin landoj por akceli reciprokprofitan kunlaboron kaj grava forto por antaŭenigi evoluon de la internacia ordo, plibonigi tutmondan regadon kaj akceli komunan disvolviĝon.

En la 1-a de januaro de 2022, Ĉinio servas kiel prezidanto-lando de la BRICS-landoj. La lando organizos la 14an kunvenon de gvidantoj de BRICS-landoj kaj aranĝos aktivecojn dum la tuta jaro .

Kiel prezidanto-lando, ĉirkaŭ ĉeftemo kiel “konstrui altkvalitan partnerecon kaj kune krei novan epokon de tutmonda disvolviĝo”, Ĉinio laboros kun aliaj landoj por akceli pli ampleksan, striktan, pragmatan kaj inkluzivan partnerecon de BRICS-landoj kaj realigi pli fortan, verdan kaj sanan tutmondan disvolviĝon.

Dividu