“Chang’e” kaj ĉinaj lunsondiloj

Lucia Publikigita: 2022-02-15 20:35:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, kiom da scioj vi hvas pri la mistera Luno?

Estas legendo, ke Chang'e loĝas en la malvarma kaj trankvila Luna Palaco. Tio estas aspiro de homoj al la Luno.

Hodiaŭ ni parolos pri la alia "Chang'e", kiu helpas al homoj esplori la Lunon kaj plenumi la aspiron de la antikveco ĝis nuno al la Luno kaj eĉ al la fantazia kosmo.

Ĝi estas nomo de ĉinaj sondiloj de la ĉina Lunesplora Projekto kiu estis oficiale komencita en 2004. Ĝis nun ĉiuj kvin lunsondiloj de la projekto estis nomataj per "Chang'e".

Rigardu la bildon, kie troviĝas Lucia kaj ŝiaj amikoj, estas nia tero, kaj sur la Luno, 380 000 kilometrojn for de ni, vi povas vidi partojn de membroj de la menciita projekto.

Kial “partoj” sed ne “ĉiuj”?

Ekzemple, la sondilo "Chang'e-1" estis sukcese lanĉita en 2007, kaj ĝi realigis flugadon ĉirkaŭ la Luno kaj faris la unuan lunan mapon por Ĉinio.

Kaj "Chang'e-2", kiu estis sukcese lanĉita en 2010, ĝi rikoltis bild-informojn sed ne teriĝis surlune.

"Chang'e-3", la sondilo havis partneron, la luna esplorveturilo "Yutu", ĝi lasis piedsignojn sur la luno, kaj ili formis la palacon, kiun vi povas vidi en la bildo.

Poste, en 2019, la sondilo "Chang'e-4" realigis la unuan molan surluniĝon sur la malproksima flanko de la Luno en la historio. Ĝi faris la reciprokan foton inter la surluniĝilo kaj la esplorveturilo ("Yutu n-ro 2"), kaj resendis la unuan proksiman bildon de la luna dorso al la terglobo.

La sondilo Chang'e-5 lanĉita en 2020 ne estas en la bildo, ĉar ĝi estas la ununura membro de la familio "Lunesplora Projekto " kun revena bileto. Frumatene en la 17a de decembro de la sama jaro, la revena kapsulo de Chang' e-5 revenis al la terglobo kun lunaj specimenoj.

Fakte, ĉi tiu profesia kaj kompleksa projekto estas simple dividita en trifazan planon:

La unua estas “flugado ĉirkaŭ la Luno”

La dua estas “surluniĝo”

La tria estas “reveno”

Mi havas ankoraŭ multajn sciojn por divido kun vi. Ni priparolos poste!

Ve! Ĉu vi vidas la amindan pandon? Frapetu ĝin, kaj…

Rigardu! Vi povas vidi ĝian amindan vizaĝon!

Krome estas tajkonaŭtoj ankoraŭ deĵorantaj en la kosmostacio. Laŭdire, pastobuletoj faritaj el faruno de glueca rizo estas pretigitaj por ili.

Feliĉan Lanternan Feston.

Dividu