Veteranaj sportistoj en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj

Lucia Publikigita: 2022-02-16 16:48:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

[Stela]Saluton amikoj, mi estas Stela.

[Lucia]Saluton amikoj, mi estas Lucia.

[Stela]La ludoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas vere ekscitaj! Mi rimarkis, ke estas multaj junaj kaj novaj vizaĝoj en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kiel ĉina sportisto Su Yiming, ĉeĥa sportistino Anezka Indrackova, ktp. Ili ĉiuj debutis sur la scenejo de la Vintraj Olimpikoj.

[Lucia] Vi pravas Stela. La plej juna sportisto partoprenanta en la ĉi-jaraj Vintraj Olimpikoj estas nur 15-jara, kiu estas Anezka Indrackova, sportistino, kiun ni ĵus menciis, kaj la plej maljuna sportisto estas preskaŭ 50-jara. La aĝdiferenco inter ili atingis 34 jarojn. Krom la debuto de novaj vizaĝoj en la Vintraj Olimpikoj, estas multaj veteranoj partoprenantaj en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

[Stela]Veteranoj? Ili ĉiuj estas spertaj kaj kelkfoje kronitaj ĉu ne?

[Lucia] Jes Stela. Ekzemple, por germana rapidsketisto Claudia Pechstein, kiu estas naskita en 1972, estas la oka fojo al Vintraj Olimpikoj. Ŝi reprezentis la germanan teamon kiel la flagportanto en la malferma ceremonio. Ŝi estas sperta kaj gajnis entute 9 olimpikajn medalojn, inkluzive de 5 oraj medaloj.

[Stela], Veteranoj estas samtempe malavantaĝaj kompare kun junaj sportistoj en multaj intense konkuraj sportoj, ĉu ne?

[Lucia] Ne precize, Stela. En la konkursejoj de la Vintraj Olimpikoj, aĝo ne estas avantaĝo por venko, sed medalo pri sperto. 31-jara itala sportisto pri rapidsketado Arianna Fontana kvinfoje partoprenis en la Vintraj Olimpikoj. Antaŭ nelonge, Fontana gajnis la finalon de la virina 500-metra kurtvega rapidsketado, gajnante sian dekan olimpikan medalon, kio faris ŝin gajninto de plej multaj medaloj de kurtvega rapidsketado en la mondo.

[Stela] Ŝajnas, ke la entuziasmo de la veteranoj restas senŝanĝa!

[Lucia] Jes, ili plene ĝuas la olimpikajn ludojn, superante sin mem kaj serĉante siajn revojn, kio estas la ĉarmo de sportoj.

[Stela]Brave! Saluton al la sportistoj serĉantaj la olimpikan revon!

Dividu