Ĉu vi elektos ĉina-eksterlandan edukan kunlaboron?

Lucia Publikigita: 2022-03-02 19:57:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kun pli striktaj ekonomiaj kaj sociaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo en administrado de lernejoj ne estas nova afero. La ĉina eduka industrio spertas senprecedencan ŝanĝon. Multaj trejnaj institucioj estis transformitaj aŭ eĉ fermitaj, ĉu la Ĉina-eksterlanda eduk-kunlaboraj programoj estos influitaj? Ĉu ankoraŭ estas spaco por disvolvado de alilandaj edukaj institucioj en Ĉinio?

Ekzemple, Hainan-provinco nun konstruas "Insulon pri Internacia Eduka Novigado", kie multaj ĉinaj universitatoj kaj eksterlandaj universitatoj establis eduk-kunlaborajn projektojn. Krome, Hainan estas ankaŭ la sola provinco en Ĉinio, kiu permesas al alilandaj universitatoj establi lernejojn sendepende.Oni ankaŭ povas diri, ke Hainan konstruas zonon por komuna divide de tutmondaj altkvalitaj edukaj resursoj.

Samtempe, ĉinaj universitatoj eniris Eŭropon.La budapeŝta kampuso de la ĉina Universitato Fudan estos finkonstruita espereble en 2024.

Krome, ankaŭ la disvolviĝo de profesia edukado en Ĉinio kreas merkatajn ŝancojn por la eduka industrio en multaj landoj, ekzemple Germanio kaj Argentino.

Fakte, surbaze de la nombro de la loĝantaro kaj de la diversaj bezonoj de ekonomia disvolvo por talentuloj, la internaciigo de la ĉina eduka industrio estas neevitebla elekto.Tamen por kapti ĉi tiun ŝancon necesas ne nur akra sento pri komerco, sed ankaŭ la kapablo certigi altan nivelon de profesia edukado.Ĉar la lernorezultoj de profesia edukado devas alfronti la provon de la merkato. Amikoj, mi estas Lucia en Pekino, ne forgesu komenti al mi.

Dividu