Vilaĝo de Vintraj Paralimpikoj - varma "hejmo"

Lucia Publikigita: 2022-03-04 16:19:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

[Lucia] Amikoj, alproksimiĝas la malfermo de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj. Sportistoj el la tuta mondo translokiĝis en siajn novajn hejmojn en Pekino. Ĉu vi estas preta?

[Stela] Kiel igi eksterlandajn handikapitajn sportistojn sentiĝi hejme en Pekino?

[Lucia]Bona demando Stela, Pekino faris multe da kortuŝaj preparoj. Ekzemple, por homoj kun movdifektoj, la senbaraj ĉambroj en la vilaĝo de la Vintraj Paralimpikoj estis "plene deklivaj", kaj rulseĝoj povas moviĝi senbare. La necesejo estas ekipita per rela glitpordo, kaj ne estas sojlo tie. La endomaj instalaĵoj estas aranĝitaj malalte, kaj la fenestraj teniloj, elektraj ingoj, ŝaltilpaneloj, krizvokaj butonoj ktp. estas ĉiuj malaltigitaj, kaj rulseĝaj uzantoj povas funkciigi ĉion en sidpozicio. Kompare kun la Vintraj Olimpikoj, ankaŭ iliaj litoj estas malaltigitaj je 10 centimetroj.

[Stela] Kiel la Paralimpika Vilaĝo certigas la normalan vivon de vidhandikapitoj kaj aŭdhandikapitoj?

[Lucia] Ekzemple, la mebloj en la ĉambro havas "plene rondigitajn angulojn" por eviti vundon. Lampoj, klimatiziloj kaj kurtenoj ĉiuj povas esti regataj per poŝtelefonoj. Por la Vintraj Paralimpikoj oni ekspluatis specialan aplikaĵon kaj sistemon por faciligi la uzadon de vidhandikapitoj kaj aŭdhandikapitoj.

[Stela]Ve, varmegaj aranĝoj!

[Lucia] Varma hejmo estas konstruita por la Vintraj Paralimpikoj.

Dividu