Kial prezo de denta enplantado estas tiel alta?

Publikigita: 2022-03-10 22:38:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En ĉi tiu epizodo, mi diskutos kun vi pri medicina asekuro.

Lastatempe mia amiko ricevis du dentajn enplantaĵojn, kiuj estas tro multekostaj. La alta kosto de denta enplantado ŝajnas esti problemo por multaj homoj en diversaj landoj. Laŭraporte, multaj homoj elektas vojaĝon al Eŭropo por ricevi altkvalitan kaj kostelporteblajn dentajn enplantaĵojn. Jes estas mia demando: Kiel oni solvu tiun ĉi universalan problemon?

Laŭ studo de Fortune Business Insights, la tutmonda merkato de denta enplantado povas atingi la skalon de 5,71 miliardoj da usonaj dolaroj inter 2026 kaj 2028, kun kunmetita jara kresko de 6,2% en la venontaj kelkaj jaroj. Tamen malantaŭ la rapida kresko estas la realo, ke baza medicina asekuro ne povas kovri la koston de dentaj enplantaĵoj.

La enplantado por unu dento kostas ĉirkaŭ 4 000 usonajn dolarojn en Britio kaj almenaŭ 600 usonajn dolarojn en Pollando. Hungario estas unu el la plej popularaj landoj por pacientoj el Usono, Svislando, Svedio kaj Germanio, ne nur pro tio, ke la kosto de kuracado estas ĉirkaŭ duono de tiu en aliaj landoj, sed ankaŭ pro tio, ke en la ĉefurbo Budapeŝto estas multaj historiaj vidindaĵoj, kaj la pacientoj povas viziti multaj lokoj dum la kuracado. La dentokuraca turismo en Eŭropo prosperas kaj kreskas kun rapido de 15% jare.

Ankaŭ en Ĉinio la kosto de denta enplantado estas tre alta.La baza kosto de unu enplantaĵo varias inter 6 000 ĝis 20 000 juanoj, kaj tio estas persona pago.

Tamen, por kuracado de dentaj malsanoj, la kosto povas esti repagita per la nacia medicina asekuro, kiam ĝi superas certan sumon. Ekzemple, en Pekino estas la sojlo de 1 800 juanoj por la repago, tio estas, ke parto de la kosto super tiu ĉi sumo povas esti kovrita de la medicina asekuro.

Dum la du politikaj sesioj en la lastaj jaroj, kelkaj deputitoj sugestis, ke la kosto de denta enplantado devas esti inkluzivita en la totala repago de medicina asekuro, sed la asekura fonduso estas limigita, kaj detaloj kiel denta enplantado, kiuj rilatas al diversaj faktoroj kiel materialoj kaj la profesia nivelo de dentistoj, pli sililas al " altnivela konsumado". Ankoraŭ stas malfacile inkluzivi ilin en medicinan asekuron.

Estas multaj faktoroj, kiuj kaŭzas la altan koston de denta enplantado. Kia estas la situacio ĉe vi? Laŭ via opinio, kiel ni povas malaltigi la konston de denta enplantado? Komentu al mi!

Dividu