Dilemo de Usono en krimata krizo

Lucia Publikigita: 2022-05-25 21:42:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ mi parolos pri Usono en la klimata krizo. Ĝiaj agadoj estas iom neatenditaj. Ĉefe pro ĝiaj kapricoj.

En la periodo de la Kioto-Protokolo, Usono subskribis la Protokolon, tamen konsidere, ke tiam ne eblas por la Senato aprobi la Protokolon, la Clinton-registaro ne prezentis ĝin al la Senato por ratifo. Tiama usona prezidento George W. Bush diris, ke lia registaro donas grandan gravecon al demando de tutmonda klimata ŝanĝiĝo, tamen li oponas la Kioto-Protokolon, ĉar pro ĝi, 80 procentoj de areo de la mondo, inkluzive de Ĉinio kaj Hindio, ne bezonas plenumi klimatan promeson, kio kaŭzos gravan damaĝon al la usona ekonomio.

Ĉu la dirmaniero estis prava? Laŭ raporto de “Esploro pri vojmapo por karbona neŭtreco de Ĉinio” donita de akademiano Ding Zhongli de la Ĉina Akademio de Sciencoj, en 2019 laŭ produkta flanko, la pokapa emisio de karbona dioksido en Ĉinio estas 7, 28 tunoj, kaj tiu en Usono 16,1 tunoj ; en la konsuma flanko, en Ĉinio estas 6,41 tunoj kaj en Usono estas 17,57 tunoj en la sama jaro; de 1900 ĝis 2019, la entuta pokapa emisio de karbona dioksido en Ĉinio estas 157, 39 tunoj, kaj en la Usono estas 1 218,71 tunoj.

En la periodo de la Pariza Interkonsento, Usono ludis la saman malnovan artifikon. En junio de 2017, tiama usona preizdento Donald Trump anoncis, ke Usono retiriĝos el la Pariza Interkonsento; sekve en novembro de 2019, tiama usona ŝtatsekretario Mike Pompeo deklaris, ke Usono oficiale komencis la proceduron por retiriĝi el la Pariza Interkonsento kaj sciigis al Unuiĝintaj Nacioj komenci la proceduron; la 4an de novembro 2020, Usono oficiale retiriĝis el la Pariza Interkonsento. La jena video estas de la parolado de Trump en Kansaso.

Rigardante la videon, vi nature komprenas kialon de la retiriĝo.

Feliĉe, post kiam Joe Biden enoficiĝis, Usono revenis al la Pariza Interkonsento kaj proponis planon por siaj karbona neŭtreco antaŭ 2050 kaj senkarbona elektroproduktado antaŭ 2035. Krome, Biden ankaŭ alvokis la registaron atingi 100% uzon de pura elektroenergio ĝis 2030, kaj subskribis administran ordonon por investi multe da mono en disvolvo de pura energio, novenergiaj veturiloj kaj konstruaĵoj kun malaltkarbono. Sed kiu scias kiom longe Usono povas daŭrigi sian planon? Post ĉio, la elektado de 2024 alproksimiĝas, kaj ni devus doni respekton al usona demokratio kaj libereco.

En la venonta filmeto ni preterlasos Ĉinion kaj parolos pri Rusio, Hindio, Japanio kaj insulaj landoj rilate al iliaj traktadoj al klimatŝanĝiĝo. Ja por ili la klimata ŝanĝiĝo rekte influos la supervivon de siaj propraj landoj, kio havas pli profundan signifon.

Dividu