Ĉu artaĵoj de NFT estas nova blua oceano por investo?

Lucia Publikigita: 2022-05-31 20:21:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj mi estas Lucia, ĉu vi povas diveni la prezon de tiu ĉi pentraĵo? Ĝi estis verko de artisto Beeple, kaj vendita kontraŭ 69,35 milionoj da usonaj dolaroj en la aŭkciejo Christie's en marto 2021. Ĝi fariĝis la tria plej valora artaĵo en aŭkcia historio de vivantaj artistoj.

NFT estas la anglalingva mallongigo de non-fungible token (neanstataŭigebla ĵetono). Artaĵoj de NFT estas protektataj kontraŭ falsado per uzo de blokĉena teknologio, kaj ili mem estas cifereca ĵetono.

Tial, NFT-artaĵoj ankaŭ havas kelkajn novajn funkcioj,kaj la unua el ili estas spurebleco. Ĉar la kontraŭfalsada kodo estas unika. Kiom ajn da transakcioj de tiaj artaĵoj estas faritaj, la kodo restos senŝanĝa, kio utilas al protekto de kopirajto.

Krome, la profito estas kontinua. La kreinto de NFT-artaĵo ne nur profitas, kiam ĝi estas vendita unuafoje, sed ankaŭ povas ricevi 2,5% ĝis 10% de la enspezo el ĉiu posta transakcio. La preciza proporcio estas fiksita laŭ la komerca platformo. Tio estas tre alloga. Laŭ la plej novaj datumoj de la kompanio pri datumoj de NFT NonFungible.com, la transakciosumo de NFT-artaĵoj en 2021 superis 18 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la merkata grandeco estis 200-oble pli granda kompare kun tiu de 82 milionoj da usonaj dolaroj en 2020.

Kun la rapida disvolviĝo de la internacia merkato, ankaŭ la ĉina NFT-artaĵa merkato Kreskas. La ĉina NFT-artaĵoj havas siajn proprajn tradiciajn kulturajn genojn. Ekzemple:

Tamen, malsame ol la konataj NFT-komercaj platformoj kiel opensea, surbaze de la rekomendoj de industriaj asocioj, la plej multaj NFT-artaĵaj platformoj en Ĉinio estas pli mem-disciplinaj, kaj estas malfermita nur la transdonado ene de la amplekso de platformaj reguloj, kaj singarde estas malfermi la duamanan transakcion. Sed, kontraŭ la fono de konstruado de la liberkomerca haveno Hainan, Ĉinio nun esploras la malfermon de komerca platform de ciferecaj aktivoj.

En la unua trimestro de 2022, la NFT-artaĵa merkato en- kaj ekster-lande iom malvarmiĝas, aŭ reveni al racieco. La disvolviĝio de NFT-artaĵoj estas strikte rilatas kun teknologia evoluado, financa sekureco, ktp. Kio estas via opinio pri NFT-artaĵoj? Ĉu vi aĉetos ilin? Komentu al mi!

Dividu