La agado de ĉinaj kaj okcidentaj valoroj en la epidemio

Lucia Publikigita: 2022-06-09 19:06:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Zilu demandis pri la regado. La Majstro diris: “Donu virtan ekzemplon por la popolo kaj poste diligentigu ilin.”“Estu senlaca en ĉi tiuj aferoj.”

Estas malfacile, ke Ĉinio trovis la dinamikan nul-kronvirusan politikon. Sub tiu maniero, la mortnombro pro la nova kronviruso en Ĉinio estas multe pli malalta ol tiu en okcidentaj landoj. Ĝi eĉ protektis la ekonomion de Ĉinio en la lastaj du jaroj. Pro la Omicron, ni alfrontas novajn taskojn ĉi-jare. Trakti ĉi tiun novan varianton de la viruso postulas reesploron. Sed ni estas kaj estos senlaca.

La Okcidento ĉiam diras, ke Ĉinio ne povas sukcesi (Ĉinio gajnas nek io, nek alio). Pro la politikiĝo de la epidemio, ŝajnas, ke la Okcidento kutime kontraŭos la manierojn de Ĉinio por prevento kaj regado de la epidemio. Ĉinio postulas homojn porti maskojn, kaj la Okcidento predikas al homoj, ke maskoj estas senutilaj; Ĉinio subtenas la dinamikan nul-kronvirusan politikon, kaj la Okcidento nomas la novan kronviruson kiel la granda gripo. Kio estas la rezulto? En la 17a de majo, la universitato Johns Hopkins oficiale anoncis, ke la nombro de mortintoj pro la nova kronviruso jam superis 1 milionon en Usono.

Nun iuj landoj lasis senbridan disvastiĝon de la viruso, rekomendante kapitulacon al la viruso. Eĉ troviĝas tia aserto, ke la morto de maljunuloj kaj vundeblaj grupoj estas bona afero, ĉar tio kongruas kun la Matea efiko de “fortuloj plifortiĝas, kaj la malfortaj iĝas pli malfortaj”, kio estas regulo de naturo kaj ne povas esti defiita. Ho, Ve!

Sed laŭ la tradicia ĉina kulturo, ĉina fama antikva filozofo Mencio diris, “Respektu kiel viajn pliaĝulojn tiel ankaŭ la aliajn, amu kiel viajn infanojn tiel ankaŭ la aliajn.” Civilizita socio ne povas fariĝi kruela ĝangalo, kie la forto ĉiam pravas.

Dividu