Kulturo de kantona dialekto

Lucia Publikigita: 2022-06-16 19:15:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Honkongo estas konata tutmonda liberkomerca haveno, azia financa centro, kaj loko kie renkontiĝas ĉina kaj okcidenta kulturoj. Diverseco kaj integriĝo estas la plej grava kultura kvalito de Honkongo.

La kantona dialekto estas unu el la dialektoj de la ĉina lingvo.

Nuntempe pli ol 100 milionoj da homoj parolas la kantonan dialekton tra la mondo. Pro sia ekonomia disvolviĝo kaj granda internacieco, Honkongo fariĝis grava forto por antaŭenigi la disvolviĝon de la kulturo de la kantona dialekto.

Ekzemple, en la 1930-aj jaroj homoj jam surscenigis rakontojn el Mezoriento kaj Eŭropo per la kantona dialekto, kiel "Tales from the thousand and one nights" kaj " The Taming of the Shrew".

En la 1970-aj jaroj, la ekonomio de Honkongo rapide disvolviĝis. Bruce Lee, hongkong-a kungfua filmstelo, kiu flue parolis la anglan lingvon, malfermis la pordon al Holivudo. Kungfuaj filmoj kaj Bruce Lee fariĝis la reprezentantoj de la ĉinoj. Ĝis hodiaŭ, la fanoj de Bruce Lee ankoraŭ troviĝas tra la tuta mondo.

Ekde la 1980-aj jaroj, kun la reformado kaj malfermo de Ĉinio, televidserialoj produktitaj de Honkongo eniris la ĉefteron, kaj iliaj kantoj populariĝis. Preskaŭ ĉiu povis kanti kelkajn kantonajn kantojn. Aŭskultu…

En la 1990-aj jaroj, la populara muziko, televidserialoj, gangsteraj filmoj ktp., fariĝis la ventomontrilo de popkulturo en Orienta Azio kaj Sudorienta Azio.

2022 markas la 25a datrevenon de la reveno de Honkongo al la patrujo, kaj mi rakontos al vi kelkajn rakontojn pri la bela kaj fama urbo. Ĉu vi havas rakontojn pri Honkongo? Komentu al mi!

Dividu