Disvolviĝo estas bazo por solvado de ĉiuj problemoj

Lucia Publikigita: 2022-07-01 20:22:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉi-jare estas la 25a datreveno de la reveno de Honkongo al la patrujo. Post kvin jaroj, ĉina prezidanto Xi Jinping denove iris al Honkongo. Dum la pasintaj 25 jaroj, Honkongo plifirmigis sian pozicion kiel internacia centro de financo, mara transportado kaj komerco, kaj daŭre estas elektita de multaj internaciaj institucioj kiel unu el la plej liberaj ekonomioj kaj plej konkurencivaj regionoj en la mondo. Ankaŭ Ŝanhajo, konata ankaŭ kiel financa centro, estas simbolo de prospero de Ĉinio. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Ŝanhaja Dogano en la 30a de junio, la komerca kvanto inter Ŝanhajo kaj Honkongo atingis 166,35 miliardojn da juanoj en 2021.Konstrui "Kvar Centrojn" de internacia ekonomio, financo, komerco kaj mara transportado estas la celo de la urba disvolviĝo de Ŝanhajo. Prezidanto Xi Jinping multfoje atentigis, kiam li estis gvidanto de Ŝanhajo, ke en la konstruado de la "Kvar Centroj", la financa centro estas la kerno. En 2007, li vizitis la Ŝanhajan Oran Borson kaj vidis, ke Wang Zhe, la tiama ĝenerala direktoro de la borso, estas relative maldika, kaj demandis kun zorgo: "Kial vi estas tiel maldika?". Wang Zhe respondis, ke li estas maldika krom pro siaj propraj sanproblemoj, ankaŭ pro tio, ke la Ŝanhaja Ora Borso estas la unua borso en Ĉinio, kiu funkcias ankaŭ nokte, por forigi la hordiferencon kaj konektiĝi kun la eŭropa kaj usona merkato. Aŭskultinte tion, prezidanto Xi rekomendis al li prizorgi sian sanon. Li diris ankaŭ, ke la nokta servo de la borso signifas, ke jam internaciiĝis la konstruado de Ŝanhajo kiel internacia financa centro. Ankaŭ tio estas novigo kaj devas esti daŭrigita.Laŭ donitaĵoj de la brita pensbanko Z/Yen, ĝis marto de 2021, Ŝanhajo plu konservis sian pozicion kiel la tria financa centro de la mondo, superante Singapuron, Tokion kaj Honkongon.Prezidanto Xi Jinping diris en Altnivela Dialogo pri Tutmonda Disvolvado okazigita en la pasinta semajno, ke disvolvado estas ĉiama temo por la homaro, kaj nur per kontinua disvolvado, oni povas ĝui feliĉan kaj stabilan vivon kaj realigi socian stabilecon. Nun Ŝanhajo rapidigas siajn paŝojn de esploro kaj praktiko kaj estas pli kaj pli vigla en komunikado kun la mondo kun kreskanta internacia influo. Ĝi kontribuas al la mondo per orienta saĝo.

Dividu