Ĉina kaj usona altrangaj oficialuloj traktadis ekonomiajn demandojn per videoligo

Lucia Publikigita: 2022-07-12 21:25:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5an de julio, ĉina vicĉefministro Liu He kaj usona ministro pri financo Janet Yellen traktadis ekonomiajn demandojn per videoligo.

Tio estas la kvina ĉina-usona komunikado pri la demandoj dum la oficperiodo de la registaro de Biden ekde la 20a de januaro de 2021.

Estas menciinde, ke dum intertraktado estis nova temo, t.e. la stabileco de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj. Ĉar Usono ne povas rezisti premon de inflacio, kaj provizaj ĉenoj estas ŝlosilaj faktoroj influantaj inflacion.

Kun inflacio plej alta dum pasintaj kvardek jaroj en Usono, troviĝas du malsamaj opinioj ene de la registaro de Biden pri la aldonaj tarifoj altruditaj de Usono al ĉinaj produktoj.

Pasis kvar jaroj post kiam Usono lanĉis la komercan militon. La komerca milito ne helpis al Usono atingi sian celon de komerca ekvilibro, sed kreis pli multajn problemojn al la usona ekonomio. Ni klare vidis, ke la plej granda problemo de Usono ne estas disvolviĝo de Ĉinio, sed kuŝas en Usono mem.

Kompreneble dum la intertraktado la ĉina flanko esprimis sian zorgon pri demandoj kiel aldonaj tarifoj kaj sankcioj altruditaj de Usono al Ĉinio.

Kiel ordinara ĉino, mi ne volas vidi malpliboniĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La ĉina registaro kelkfoje akcentis, ke estas neniu gajninto en komerca milito. Ni vere esperas, ke Usono ne dronos nur en konkurenco de potencaj landoj.

Dividu