Lancang-Mekonga kunlaboro

Lucia Publikigita: 2022-07-13 22:17:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Karaj amikoj, vi scias, ke mi tre atentas la Ĉina-Laosan Fervojon post ĝia ekfunkcio en decembro de la pasinta jaro. En la 1-a ĉimonate, la Ĉina-Laosa-Tajlanda Fervojo estis malfermita.

Mekongo fluas tra Ĉinio, Laoso kaj Tajlando. Kompreneble la Ĉina-Laosa Fervojo kuras preter basenoj de la rivero. Povas esti dirite, ke la nove malfermita Ĉina-Laosa-Tajlanda Fervojo injektas novan movforton en la regionon.

Parolante pri regiona kunlaboro, mi nature pensas pri Lancang-Mekonga Kunlaboro, kiu estis starigita en 2016.

Laŭ la nomo de la kunlabora sistemo, estas evidente, ke tiuj landoj atribuas grandan gravecon al kunlaboro pri akvaj resursoj.

Tamen pro konstruo de digoj fare de Ĉinio en la supra baseno, landoj en la malsupraj basenoj estis ŝarĝitaj de duboj. Cetere iuj landoj ekster la regiono ŝenĉese politikigis utiligon kaj ekspluaton de akvaj resursoj, kio pliigis la streĉecon.

Komence de julio, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi eksplikis ses ŝlosilajn venontajn direktojn de la Lancang-Mekonga Kunlaboro, inkluzive de protekto kaj ekspluato de akvaj resursoj.

Kompreneble pro diferenco de geologiaj faktoroj, ekonomiaj niveloj kaj politikoj pri disvolvado, komplekseco en traktado de protekto kaj ekspluato de akvaj resursoj restas dum longa tempo, tamen politikigo de la demando nur malutilas al la regiona kunlaboro. Estas plej grave doni sciencan kaj teknikan gvidadom al translanda regado de akvaj resursoj por vere garantii sekuran ekspluatadon de akvaj resursoj.

Dividu