Poŝtelefona mesaĝo rilatas kun satelit-lanĉejo en Xichang

Mirinda Publikigita: 2021-10-17 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, ke la mesaĝoj de via poŝtelefono rilatas kun satelito Tiantong de Ĉinio? Tiu satelito estis lanĉita en Xichang.

Xichang-a Satelit-lanĉa Centro troviĝas en sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estis konstruita en 1970, kun malalta latitudo kaj alta altitudo, estas la plej granda lanĉejo kun plej avangardaj teknologioj de Ĉinio kaj plenumis plej multon da misioj.

Xichang situas en sudokcidenta parto de Sichuan-provinco, estas ĉefurbo de la Liangshan-a Jia Aŭtonoma Subprovinco. Ĝi estas ĉefa produktejo de greno, porkoj, cepo, florarboj kaj vintra frago de Ĉinio. Ĝi ankaŭ estas Suna Urbo, Luna Urbo, Satelita Urbo kaj eta printempa urbo.

La Luoji-monto kaj Lugu-lago estas konataj vidindaĵoj en la loko. La ĉefa etnogrupo en Xichang estas Jio. En la 24a de junio laŭ la ĉina tradicia kalendaro la jia etnogrupo celebras la “Torĉan Feston”, kiu estas nomata kiel “orienta karnavalo”. La mosoa kulturo ĉe Lugu-lago estas honore titolita la vivanta fosilo de matriarka socio. Jen estas la parollingvo de jio.

Sichuan havas longan historion en E-movado. Xu Shouzhen, unu el martiroj mortintaj antaŭ fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, estis esperantisto. Li malfermis E-kurson en Chengdu kaj redaktis kelkajn gazetojn en Esperanto. Ekde la 1990-aj jaroj de la pasinta jarcento, Esperanto estis prenita kiel unu el fremdaj lingvoj en profesia ekzameno. Post la granda tertremo en Wenchuan, Sichuan-a E-Asocio fondis esperantistan savgrupon por liveri lingvan servon en krizokza stato.

Ĉu Esperanto servis por publika afero en via lando? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo!


Dividu