Veterinformoj rilatas kun la satelit-lanĉa centro en Taiyuan?

Mirinda Publikigita: 2021-10-20 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la tropika ciklono tajfuno Candu kaŭzis fortegan ŝtormon en multaj provincoj de Ĉinio. Ĉu vi scias, ke la precizaj veterinformoj rilatas kun la satelit-lanĉa centro en Taiyuan?

Taiyuan-a Satelit-lanĉa Centro situas en altebenaĵa regiono de gubernio Kelan de Shanxi-provinco en altitudo de 1 500 m. Ĝi estis konstruita en 1967 kaj estas unu el la bazlokoj de eksperimentaj satelitoj, alikaj satelitoj kaj kargoraketoj de Ĉinio. Ĝi povas fari ankaŭ lanĉadon de surmaraj satelitoj. La meteorologia satelito FY-1C estis metita de Monda Meteorologia Organizo en monda meteorologia servo. La precizaj veterinformoj tute dankas al ĝi.

Taiyuan, simple nomata Bing, situas en centra Shanxi-provinco. Ĝi ankaŭ estas ĉefurbo de la provinco. Taiyuan estas grava milita kaj kultura urbo de norda Ĉinio.

La urbo havas 2500jaran historion kaj estas ĉirkaŭata de montoj sur tri flankoj. La dua granda alfluanto de la Flava Rivero trapasis la urbon de nordo al sudo.

La E-movado de Shanxi estis rimarkita en infanoj. La Elementa Lernejo Baiyangshujie en Taiyuan malfermis E-kurson en sinsekvaj 13 jaroj ekde 2008. ILEI difinis la ĝin kiel ekzemplan lernejon de E-instruado kaj la gazeto Esperanto de UEA kaj aliaj internaciaj eldonaĵoj multfoje raportis ĝin.

Ĉu infanoj de via urbo lernis Esperanton? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo.

Dividu