Dubajo, la unua mezorienta urbo inter gastigantoj de la Monda Ekspozicio.

Mirinda Publikigita: 2021-11-08 20:06:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 1an de oktobro malfermiĝis la Ĉina Pavilono ĉe la dubaja Monda Ekspozicio 2020 en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Dubajo estas la unua mezorienta urbo inter gastigantoj de la Monda Ekspozicio. Hodiaŭ Mirinda parolos Dubajon.

Dubajo situas en centra Mezoriento, estas ebana dezerto fronte al la Persa Golfo. Dubajo havas plej grandan loĝantaron inter arabaj emirlandoj kaj estas ĉefurbo de la UAE. Mi povas atingi Dubajon el Pekino per aviadilo post 9 horoj. Dubajo areas je 4,114 km2 kaj ĝia poblacio estas 3,4 milionoj. En la 3a jarcento antaŭ Kristo, homoj ekvivis en Dubajo. En 1966 Dubajo unuafoje trovis petrolon kaj en 1969 estis eksportita la unua barelo da nafto en Dubajo

Petrolo estas subtena industrio de UAE, la rezervo de petrolo estas 15 miliardoj da tunoj kaj la rezervo de naturgaso estas 7,7 duilionoj da kubaj metroj, ambaŭ okupas la sesan lokon en la mondo. En 2020 la enlanda produkta valoro estas 360,6 miliardoj da usonaj dolaroj.

Dubajo havas plej grandan homfaritan havenon Jebel Ali, la plej altan konstruaĵon Turo Burj Khalifa, (alta je 828 metroj kun 162 etaĝoj kostis 1,5 miliardojn da usonaj dolaroj) kaj la hotelo Burj Al Arab investita kun 1 miliardo da usonaj dolaroj estas la unua kaj ununura sepstela hotelo en la mondo.

Dubajo havas du sezonojn someran kaj vintran kaj la maksimuma temperaturo en somero atingis 50 gradojn centezimalajn.

Ĉinio establis diplomatiajn rilatojn kun UAE en 1984 kaj la asta estas la unu eksporta merkato kaj la dua komerca partnero de Ĉinio en la araba mondo. En 2020 la duflanka komerca sumo estas 49,176 miliardoj da usonaj dolaroj.

Kovrante areon de 4 636 kvadrataj metroj, la pavilono "Lumo de Ĉinio", formita kiel tradicia ĉina lanterno, estas unu el la plej grandaj de la ekspozicio.

Dividu