Ĉu vi scias, ke krom Dubajo, iu ĉina urbo iam gastigis la Mondan Ekspozicion?

Mirinda Publikigita: 2021-11-10 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, ke krom Dubajo, iu ĉina urbo iam gastigis la Mondan Ekspozicion? Estas Ŝanhajo.

La unua Monda Ekspozicio okazis en Londono, 1851. La 41a Monda Ekspozicio okazis en Ŝanhajo, 2010. La ĉeftemo estas “Urboj, por pli bela vivo.”

Ŝanhajo situas en orienta Ĉinio, simple nomiĝas Hu aŭ Shen. [La totala areo estas 6340.5 km2 kaj la poblacio estas 24,870 milionoj (2020)].

Ŝanhajo estas financa centro de Ĉinio. En 2020 la produktvaloro de Ŝanhajo estis 3,87 duilionoj da juanoj. La nombro de komercaj partneroj kreskis de 20 al 200 landoj kaj regionoj. La ŝanhaja haveno estas unu el la plej gravaj komercaj havenoj en la mondo kaj la importado kaj eksportado de la haveno okupas la unuan lokon en la mondo. Preskaŭ trino de produktoj fabrikitaj de Ĉinio estas eksportataj el Ŝanhajo al la mondo, ankaŭ preskaŭ 30% de alilandaj produktoj eniris la ĉinan merkaton el Ŝanhajo.

Ŝanhajo havas du flughavenojn respektive en Hongqiao kaj Pudong. La metroa kovro de Ŝanhajo okupas la unuan lokon en la mondo. La uua magnet-ŝveba trajno en la mondo ekfunkciis en Ŝanhajo. La 15an de junio, 2001, fondiĝis la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj post 20 jaroj, la ekonomia sumo de la organizo proksimiĝis al 20 duilionoj da usonaj dolaroj.

Lokanoj parolas la ŝanhajan dialekton kaj manĝas Benbang-pladojn. Pluveta manĝis por ni! La Orienta Perlo kaj Benko estas simboloj de Ŝanhajo. Ankaŭ multaj famuloj iam loĝis en Ŝanhajo, ekzemple Lu Xun. Pluveta vizitis lian loĝejon por ni!

En 1982 Ŝanhajo ekhavis sian E-Asocion. Ŝanhajaj esperantistoj ofte viglis kaj Mirinda parolos al vi en la venonta Mirinda Mondo.

Ĉu vi aŭ via amiko vizitis Ŝanhajon? Komentu al Mirinda en la Mirinda Mondo.

Dividu