La plej okupata maro – Suda Ĉina Maro

Publikigita: 2021-12-08 00:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ Mirinda parolos veran ĉinan maron. En aprilo de 2018, ĉina prezidanto Xi Jinping revuis marajn flotojn en ĉina maro nomata Suda Ĉina Maro.

La Suda Ĉina Maro troviĝas en suda Ĉinio kaj okcidente de Pacifiko. Ĝi estas unu el tri landlimaj maroj kaj la natura areo estas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da km2. La Suda Ĉina Maro estas la plej granda kaj plej profunda maro inter ĉinaj apudbordaj maroj.

La Suda Ĉina Maro de sudo al nordo longas je preskaŭ 2 000 km. kaj de oriento al okcidento, 1 000 km. Ĝi komenciĝas norde en la provinco Guangdong kaj la Tajvana Insulo, sude tuŝas Sumatran Insulon kaj Kalimantanan Insulon, okcidente tuŝas la ĉinan kontinenton, la Ĉina-Hindoĉinian Duoninsulon kaj Malajan Duoninsulon, oriente tuŝas Flipiniojn kaj ligas la Pacifikon orienten kaj la Hindian Oceanon okcidenten.

La marborda linio de la Suda Ĉina Maro longas je pli ol 5 800 km..

De antikveco la Suda Ĉina Maro apartenis al Ĉinio. Ĝi havas riĉajn resursojn. La petrolgasa reservado okupas 12% de la sumo de la mondo. En ĝia fondo la granda zono de “bruliva glacio” havas energion saman kiel duono de la totala petrolaj kuŝejoj de la lando. Ĉiujare pli ol 41 mil ŝipoj navigas en ĝi kaj pli duono da mezaj kaj grandaj komercaj ŝipoj kaj superpetrolŝipoj en la mondo navigas tie.

Pli ol 90% da gravaj krudaj materialoj importitaj de Usono el azi-pacifika regiono kaj pli ol 90% petrolo importita de Japanio kaj Sud-Koreio estas transportata tra la Suda Ĉina Maro.

Ĉu via hejmloko havas maron? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo!

Dividu