Olimpika urbo Zhangjiakou

Publikigita: 2021-12-12 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Parolante pri olimpikaj urboj, kiu la unua venas al via menso? Zhangjiakou, la gastiganta urbo de Vintraj Olimpikoj 2022 venas al mi la unua! Kie estas la urbo?

Zhangjiakou situas en nordokcidenta parto de Hebei-provinco, norda Ĉinio. Ĝi troviĝas en kruciĝo de Pekino, Tianjin, Shanxi kaj Interna Mongolio. La urbo distancas kun Pekino je 180 km. kaj 317 km. kun Tianjin. La urbo havas distingitajn sezonojn, precipe en vintro, la traira zono inter la urbetoj Chongli kaj Chicheng havas 150 tagojn de neĝa periodo. En la 31a de julio, 2015, Pekino kaj Zhangjiakou gajnis okazigan rajton de la Vintraj Olimpikoj 2022. En Zhangjiakou okazos 51 matĉoj de du grandaj konkursoj de la olimpiaj ludoj.

La unua fervojo dezajnita kaj konstruita de ĉinoj naskiĝis en Zhangjiakou. Ĝi estas fervojo inter Pekino kaj Zhangjiakou, longas je 174 km. La vojo per altrapida trajno kostas je unu horo kaj 4 minutoj. La stacio nomiĝas Taizicheng, ĝi ankaŭ estas la unua trajna stacio liganta la olimpikan konkursejon en la mondo. De la stacio al la olimpikia vilaĝo de Zhangjiakou kaj aliaj skiejoj kostas nur 15 minutojn.

La Granda Muro troviĝas ne nur en Pekino, sed ankaŭ en aliaj urboj, inkluzive de Zhangjiakou. En Zhangjiakou ekzistas plej multe da Granda Muro, oni nomas la urbon Muzeo de Granda Muro.

Dashuhua estas tradicia prezentado en Zhangjiakou kaj havas 500-jaran historion. La prezentanto verŝas la fanditan feron sur muron. La fandita fero formas fajroflorojn. Okaze de gravaj festoj ofte prezentiĝas Dashuhua.

Alia malvarma scio pri Olimpikoj: Ĉinoj unuafoje partoprenis en la Olimpikoj en Los Anĝeloso en 1932. La partopreninto nur estis sprinto Liu Changchun. Li atingis Usonon per poŝtŝipo post tri semajnoj kaj partoprenis en nur du matĉoj. Tiam li deziris, ke Ĉinio gastigos la Olimpikojn. Nun Pekino estas la unika gastiganta urbo de la Someraj kaj Vintraj Olimpikoj en la mondo.

Kiun matĉon vi plej atendas en la Vintraj Olimpikoj 2022? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo!

Dividu