Kiom da rekordoj Xinjiang havas?

Mirinda Publikigita: 2022-01-01 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas la plej granda provincnivela regiono de Ĉinio. Kiom da rekordoj ĝi havas? Mirinda parolas la Mirindan Xinjiang.

Xinjiang situas en nordokcidenta Ĉinio. La plej granda kontinenta baseno estas Tarim-baseno en suda Xinjiang

Xinjiang estas titolita kiel “regno de glaciejoj”, ĝi estas la regiono kun plej multo da glaciejoj, plej granda areo de glaciejoj kaj plej granda rezervo. La monto Karakoram estas “reĝo de montaj glaciejoj” de la mondo.

Xinjiang estas banko de minerala energio de Ĉinio. Ĝi havas 138 specojn da mineraloj. La perspektiva rezervado de karbono, petrolo kaj naturgaso okupas la unuan lokon en la lando.

Xinjiang havas vastan dezerton. 25% de ĝia areo estas dezerto kaj 17% estas Gobio. La Dezerto Taklimakan estas la ĉine plej granda kaj monde dua fluanta dezerto. La plej longa kontinenta rivero Qarim-Rivero estas en Xinjiang kaj okupas la kvinan lokon en la mondo.

La plej malalta punkto de Ĉinio situas en la lago Aydingkol en Turpana Baseno, ĝia altituto estas malalta ol la mara nivelo je 154,31 m. Turpana Baseno estas la plej malalta baseno de la lando kaj okupas la trian lokon en la mondo post la Morta Maro en Palestino kaj Jordanio kaj la kavo Tabariya-lago de Palestino kaj Sirio.

Xinjiang ankaŭ havas la plej profundan lagon Kanasa Lago, la plej grandan vaporiĝan zonon Naomao-lago, la plej profundan tundran zonon Bayanbulak-steparo kaj la plej sunlumitan zonon Hsing-hsing-valo.

La lande plej longa etanodukto troviĝas en Xinjiang

La plej varma loko Turpano kaj la plej malvarma loko Fuyun Koktokay-Maro troviĝas en Xinjiang.


Dividu