Kiu populariĝas en TIKTOK? Konu Mirindan Ĉinion--Litang

Mirinda Publikigita: 2022-01-19 09:15:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Inter la plej varmaj mallongaj videoj en Tiktok 2021 vi certe konas tiun junan vizaĝo, li estas 21jara tibeta junulon Dingzhen de gubernio Litang. Kie estas Litang?

La gubernio Litang situas en la Garze tibeta aŭtonoma subprovinco en okcidenta Sichuan-provinco de sudokcidenta Ĉinio. La subprovinco Garze estas transira zono inter la baseno Sichuan kaj la altebanaĵo de Yunnan kaj Guizhou. Oni kutime nomas ĝin Kham tibeta zono. Ĝi estas la dua granda tibeta zono en Ĉinio.

Litang distancas kun la urbo Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco je 654 km kaj la altitudo estas 4014.187m., estas pli alta ol la konata altebenaĵa urbo Lasao. Litang havas areon de 14,352 km2. Ĝis 2020 la gubernio Litang havas 67 293 konstantajn loĝantojn, kiuj konsistas el 9 etnoj inkluzive de tibeta, mongola kaj hui-etnoj. Lokanoj vivtenas per rikoltado de ĉina raŭpofungo kaj agarikon.

En la tibeta lingvo Litang signifas, ke la vasta ebanaĵo aspektas kiel bronza spegulo. Tie la vetero estas altebanaĵa stilo kaj la averaĝa temperaturo estas 3℃. La sunlumo estas sufiĉa kaj sunradiado estas forta. La sana sunbrunigita haŭto de Dingzhen estas la plej bona atesto.

La ĉiutaga laboro de Dingzhen estis paŝti bovojn kaj ĉevalojn. Lia preferata ĉevaleto nomiĝas Perlo. La gubernio Litang havas longan historion de ĉevalkonkurso. Ĉiujare la tria tago de junio laŭ la tibeta kalendaro estas la tradicia festo de la loko pri montodio. La loko kie Dingzhen paŝtis bovon nomata steparo Maoya en la meza parto de la monto Shaluli en la Transversa Montaro. La altitudo estas inter 3 800 kaj 500 metroj. La neĝkovrata monto Genie en sudokcidenta Litang altas je 6 204m kaj estas la dua pinto de Sichuan kaj la 13a diino inter 24 diaj montoj de tibeta budhismo de Ĉinio.

在火遍网络前,丁真每天的工作就是放牛放马,他最喜欢的小马叫珍珠。理塘县有悠久的赛马历史,每年藏历六月初三日敬神山是理塘县民间的传统节日。丁真放马的地方是毛垭大草原,位于横断山脉之沙鲁里山中段,海拔3800~4500米。理塘西南部的格聂神山海拔6204米,终年冰雪覆盖,是四川省第二高峰,是我国藏传佛教24座神山中的第13座女神。

Dank’ al Dingzhen kaj la mallonga video, en la lasta semajno de novembro 2020, la proporcio de la vorto Litang en la serĉilo multiĝis je 620%.


Dividu