Kiu populariĝas en TIKTOK? Konu Mirindan Ĉinion--Zhaosu

Publikigita: 2022-01-19 09:19:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiu estas la plej populara gubernia vicestro en Tiktok? Ŝi nomiĝas He Jiaolong, vicestro de la gubernio Zhaosu kaj estis totlita “gubernia estro sur ĉevala dorso”. Kie estas Zhaosu?

La gubernio Zhaosu situas en sudokcidenta parto de Ili Kazaĥa Aŭtonoma Subprovinco de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. La landlima linio longas je 220km. la ŝtata haveno Muzhaerte situas en la loko. La gubernio distancas kun Urumĉio (ĉefurbo de Xinjiang) je 879 km. La gubernio areas je 11,2 mil km2 kaj altas je 2018m. En 2019 la nombro de loĝantaro de Zhaosu estis 170 mil. Ĝi havas 21 etnojn, inkluzive de kazaĥa, ujgura, mongola, ktp.

La gubernio Zhaosu stiuas en alta baseno ĉirkaŭata de montoj. La altitudo varias inter 1323m. kaj 6995m. Zhaosu estas la unika gubernio sen dezerto de Xinjiang.

Zhaosu en la antikveco estis regno Wusun en Han-dinastio kaj produktiĝis la plej konata ĉielĉevalo “Akhal-teke”. La gubernio Zhaosu estas honore titolita “hejmo de ĉielĉevalo de Ĉinio”. En la loko kazaĥaj gejunuloj ŝatas ludi ĉevalan sportludon nomatan “knabino kuratingi”. La gejunuloj esprimas sian amon en tiu speciala formo. Alia ĉevala sporto estas “ŝafo tenita en buso”, kiu estas amuzado okazigita de la kazaĥa etno por peti feliĉon kaj bondezirojn. La konkurenco estas forta kaj paŝtistoj kazaĥaj kaj taĝikaj tre lertas en tiu ĉevala aktivado.

En la video, He Jiaolong ne nur kondukis ĉevalon, sed ankaŭ vendis agrikulturajn produktojn de lokaj paŝtistoj. Sekvante ŝin ni kune iru sur la neĝkampo!

Dividu