La mistera forto el Oriento de ĉina nacia revigliĝo venis el Jinggangshan

Mirinda Publikigita: 2022-02-16 00:05:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ 100 jaroj, iu mistera forto el la Oriento subtenis la ĉinan nacion al revigliĝo. Kie devenis la orienta forto? Ĝi devenis el Jinggang-monto.

Jing Gangshan estas montaro en la provinco Jiangxi de sudorienta Ĉinio. La okcidenta deklivo situas en la gubernio Yanling de Hunan-provinco kaj la orienta en la urbo Jinggangshan en Jiangxi-provinco. Jinggangshan-urbo situas en sudokcidenta provinco Jiangxi. La montaro Jing Gangshan distancas de la urbo je 35 kmj kaj 81,2% de montaro estas kovrita de arbaroj kaj la jara averaĝa temperaturo estas 14,2℃.

Jing Gangshan havas multe da praarbaro kaj duonpraarbaro. Ĝi havas la plej komplet-konservitan sekundaran praarbaron je pli ol 7 000 hektaroj en la sama latitudo de la mondo kaj la unikan plej tipan montan ĉiamverdan larĝafolian arbaron de subtropika zono en la mondo laŭ Media Programo de UN.

Jing Gangshan estas titolita kiel “lulilo de la ĉina revolucio”, “angulŝtono de Ĉina Popola Respubliko” kaj “hejmo de konstitucio”. Oktobre de 1927 Mao Zedong kaj aliaj proletaraj veteranaj revoluciuloj gvidis la Ĉinan Laboristan kaj Kamparanan Ruĝan Armeon al Jing Gangshan kaj establis la unuan kamparan revolucian bazlokon de Ĉinio. La batalo en Jing Gangshan daŭris ĝis februaro de 1930. En nur du jaroj, Ĉinio de tie kreis sukcesan vojon “ĉirkaŭi la urbojn per la kamparoj kaj kapti la regpotencon per armita forto”. La ĉina revolucio ekiris de tie al sukceso. La regularo pri la popola armeo estis ellaborita en Jing Gangshan, kaj poste estis adaptita kaj efektivigata de la Ĉina Popola Liberiga Armeo ĝis nun.

La mistera Oriento havas neimageblan povon, ĉar ni havas spiriton de Jing Gangshan.

Dividu