Tiu arieto rakontis revolucian historion

Mirinda Publikigita: 2022-03-17 09:52:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Yimeng-Monto estas geografia zono simbolita de la montaro Mengshan kaj fluoj de Yi-Rivero en meza Shandong-provinco.

La montoj Meng kaj Yi situas respektive en la urboj Linyi kaj Weifang de Shandong kun distanco de 180 km. Meng-monto estas la plej granda monto kaj dua alta monto de la provinco. Yi-Rivero estas branĉo de la Flava Rivero. Antaŭ 200 mil jaroj la homaro jam kreis pratempan civilizacion en tiu loko.

Linyi situas en sudorienta Shandong, norda de Ĉinio. Estas la plej granda kaj plej loĝata urbo de la provinco. Ĝi havas 3000jaran historion. La plej konataj ĉinaj kaligrafistoj Wang Xizhi kaj Yan Zhenqing naskiĝis en Linyi. La urbo estas kaligrafia urbo. En 1974 tie estis elfosita la unua sistema kaj kompleta libro pri militarto “Militartoj de Sunzi” en la mondo.

Linyi havas multajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn, inkluzive de la “Arieto de Yimeng-Monto”. Tiu kanzoneto kaj “Jasmeno” estas agnoskitaj de UNESKO la du popolkantoj plej reprezentantaj de Ĉinio. En la filmo la rolo Leigong estis adaptita el reala batala heroo Kong Qingsan, kiu naskiĝis en Jinan de Shandong-provinco. Tiu adaptiĝo volas esprimi sincerajn respektojn al la revolucian zonon de Yimeng-Monto.

Dividu