La plej granda “speciala ekonomia zono” de Ĉinio

Mirinda Publikigita: 2022-03-30 15:17:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi iam aŭdis la vortojn “speciala ekonomia zono” en niaj novaĵoj? Kiu estas la plej granda inter la 7 specialaj ekonomiaj zonoj?Hodiaŭ ni parolu pri tio.

En 1988 oficiale fondiĝis la Hainan-speciala ekonomia zono, kiu estas la plej granda kaj unika provinca speciala ekonomia zono. La sfero estas la tuta insulo de Hainan.

Hainan-provinco, simple nomata Qiong, situas en la plej suda parto de Ĉinio. La ĉefurbo estas Haikou. Ĝi estas ankaŭ provozono de liberkomerco. Hainan estas la dua granda insulo de Ĉinio kaj la totala areo estas 3,54 km2, inkluzive de la marareo je du milionoj da km2.

La insulo Hainan aspektas kiel granda piro. Tie ĉiam estas somero kaj la tropika trezorejo de Ĉinio. La nombro de konstanta loĝantaro estas preskaŭ 10 milionoj. En 2021 la totala produkta valoro de la provinco estas 10 miliardoj da usonaj dolaroj (64,75 miliardoj da juanoj). La monda haveno en la 10a jarcento, internacia metropolo Quanzhou, la unika ĉemara satelita lanĉejo Wenchang kaj Boao, kie okazas regule la Boao-a Azia Forumo ekde 2001, troviĝas en Hainan-provinco. Ĉu vi jam forgesis ilin? Kontrolu refoje la notojn, jen estas la antaŭaj videaĵoj!

Kiel la plej juna provinco, Hainan iam estis neevoluinta provinco kun la totala ekonomio je malpli ol 1% de la landa ekonomio. En la 16a de oktobro 2018, estis publikigita ĝenerala projekto de Liberkomerca Pruva Zono de Hainan. En 2021 la produktvaloro de Hainan kalkuliĝis al 647 miliardoj da juanoj (100 miliardoj da usonaj dolaroj). Kvankam la pokapa enspezo de la loko ne estas la unua en la lando, sed la indico de feliĉo de lokanoj estas alta. Hainan havas ok naciajn arbarajn parkojn kaj 69 naturajn protektejojn, la nombro de naturaj protektejoj okupas la unuan lokon en la lando. En sinsekvaj jaroj Hainan okupis la unuan lokon en la listo pri bona kvalito de aero kaj akvo.

Dividu