La plej grand-ŝanĝita “speciala ekonomia zono” de Ĉinio

Mirinda Publikigita: 2022-04-13 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi iam aŭdis la vortojn “speciala ekonomia zono” en niaj novaĵoj? Unu tiuj sep zonoj komence nur havis areon de 2,5 km2. Hodiaŭ ni parolu pri ĝi en Xiamen.

La 7an de oktobro, 1980 la distrikto Huli kun areo de 2,5 km2 de Xiamen estis difinita kiel “speciala ekonomia zono” de la lando. Februare de 1984 la zono estis grandigita al la tuta insulo de Xiamen kun la totala areo de 131 km2 kaj ĝuis iujn avantaĝajn politikojn de liberkomerca haveno. Marte de 1994 Xiamen estis aŭtoritata je loka leĝdona rajto.

Xiamen situas en la sudorienta parto de Fujian-provinco kaj vizaĝas al Tajvano trans la maro. En antikveco tie estis la hejmo de malgranda egretardeo kaj pro tio ĝuis la nomon “insulo de egretardeo”. La tera areo estas 1700,61 km2 kaj la mara areo estas 390 km2. En la fino de 70aj jaroj de la lasta jarcento, Xiamen iam estis izola insulo kun malpli ol 100 mil loĝantoj. Per biciklo vi povis viziti la tutan urbon en unu horo.

Decembre de 2014 estis fondita la liberkomerca provzono de Fujian, Ĉinio, inkluzive de Xiamen. Marte de 2015 oficiale fondiĝis la liberkomerca provzono de Xiamen, kaj samjare ekfunkciis la unua ĉina-eŭropa regula trajno el Xiamen. Nun pli ol 1 000 trajnoj transportis varojn inter Ĉinio kaj urboj de Kazaĥio, Rusio, Belorusio, Pollando, Germanio. Eble viaj tagmanĝoj estis transportitaj de unu el tiuj trajnoj el Xiamen. Ĝis la jarfino de 2020, 63 el 500 mondaj potencaj entreprenoj investis 114 projektojn en Xiamen kun la sumo de 41,21 miliardoj da usonaj dolaroj.

Xiamen ankaŭ estas unu el originaj lokoj de Esperanto-movado en Ĉinio. En la 1920aj jaroj, multaj ĉinaj veteranaj esperantistoj disvastigis Esperanton en Xiamen. Xiamen-a Esperanto Asocio fondiĝis en junio de 1996.

Dividu