Amikaro de eŭropanoj: EU

Mirinda Publikigita: 2022-04-13 11:11:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ofte aperis la nomoj EU, NATO, Eŭro-zono en niaj raportoj. Ĉu vi vere konas la amikaron de eŭropaj landoj?

Mirinda parolas la mirindan rondon. Hodiaŭ ni temas pri EU.

La kompleta nomo de EU estas Eŭropa Unio. EU estas la plej influa regiona organizo kun politika komunumo kaj ekonomia komunumo.

La origina nomo estis Eŭropa Komunumo. Post la Dua Mondmilito, por eviti atakon, ses eŭropaj landoj decidis kuniĝi kaj establis kelkajn grupojn. Ili kune administris karbon, feron kaj ŝtalon, kune ekspluatis nukle-energion kaj kune establis komunajn merkatojn. Ili estas Germanio, Francio, Italio, Nederlando, Belgio kaj Luksemburgio. Poste la Eŭropa Komunumo pligrandiĝis kaj aprobis la Ŝengenan Kontrakton por nuligi landlimon inter membroj por homaj interŝanĝoj. Marte de 1979 oficiale fondiĝis la Eŭropa Mon-Sistemo.

La ĉefstebejo de EU situas en la belga ĉefurbo Bruselo kaj la organizo havas 27 membrolandojn. Antaŭe ankaŭ Britio estis ĝia membro. Tamen ĝi retiriĝis el la amikaro en la 30a de januaro, 2020.

(Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Cipro, Ĉeĥio, Kroatio, Danlando, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hungario, Irlando, Italio, Latovio, Rumanio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Slovakio, Hispanio, Svedio. )

La plej gravaj tri organizoj de EU estas Eŭropa Konsilio, Komisiono de EU kaj Eŭropa Parlamento. Membrolandoj alterne servas kiel prezidanta lando de la Eŭropa Konsilio, nomata deĵoranta prezidanta lando kaj la kuranta estas Francio kaj la servoperiodo estas duona jaro.

EU havas 24 oficialajn lingvojn. Ĉar Luksemburgio, Belgio, Aŭstrio kaj Cipro ne havas sian sendependan lingvon. Kvankam Britio jam ne estas membrolando de EU, tamen la angla lingvo estas reservata kiel unu el oficialaj lingvoj de EU. Ĉiuj tiuj 24 lingvoj ĝuas egalajn rajtojn kaj la germana estas la plej vaste uzata.Estas menciinde, ke Esperanto espereble servos kiel oficiala lingvo de EU.

Komence de Februaro 2013, Joannès de Divonne (pr. Ĵoanes de Divon'), 16jara franca junulo, kiu studas en Kostariko, lanĉis tiun peticion sur la Reto ĉe Avaaz, la usona neregistara organizo.

Kun la helpo de du francaj esperantistoj, kun kiuj li estas konstante en rilato per la Reto, la teksto de la peticio estis rapide tradukita ne nur en Esperanton, sed en 34 aliaj etnaj lingvoj.

Dividu