Amikaro de eŭropanoj: Konsilio de Eŭropo

Mirinda Publikigita: 2022-05-04 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ofte aperis la nomoj EU, NATO, Eŭro-zono en niaj raportoj. Ĉu vi vere konas la amikaron de eŭropaj landoj?

Mirinda parolas la mirindan rondon. La 15an de marto Rusio anoncis sin retiriĝi el la Konsilio de Eŭropo. Kiuj konsistigas tiun “amikaron”?

La Konsilio de Eŭropo estis fondita en 1949, la ĉefstabejo situas en Strasburgo, Francio. Ĝia celo estas akceli homajn rajtojn, leĝregadon kaj kulturon de Eŭropo. Ĝi havas 47 membrolandojn kaj 5 observantojn. Jen esta la longa listo: (Irlando, Aŭstrio, Belgio, Islando, Danlando, Germanio, Francio, Nederlando, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Malto, Norvegio, Portugalio, Svedio, Svisio, Cirpo, San-Marino, Turkio, Hispanio, Grekio, Italio, Britio, Finnlando, Hungario, Pollando, Bulgario, Slovenio, litovio, Ĉeĥio, Slovakio, Estonio, Rumanio, Andoro, Moldavio, Albanio, Latovio, Ukrainio, Makedono, Rusio, Kroatio, Gruzio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Armenio, Serbio, Monako, Montenegro)

Usono, Kanado, Japanio, Meksikio kaj Vatikano servas kiel observantoj de la konsilio de la organizo. Cetere Kanado, Meksikio kaj Israelo estas observantoj de la parlamento de la organizo.

La 5an de majo, 1949 Belgio, Danlando, Francio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Svedio kaj Britio subskris regularon de la Konsilio de Eŭropo en Londono. La flago de la organizo konsistas el 12 steloj sur blua ĉielo kaj la himno estas preludo de “La Naŭa Simfonio” de Ludwig van Beethoven.

Tiu amikaro havas intimajn rilatojn kun EU. La parlamentoj de la du organizoj okazigas kunsidan kunvenon ĉiujare. En la fino de la 70aj jaroj de la 20a jarcento, Ĉinio komencis kontakton kun la Konsilio de Eŭropo.

Multaj homoj intermiksis la Konsilion de Eŭropo kaj la Eŭropan Konsilion. Atentu! La lasta estas alinome pintkunveno de EU, la plej alta decida institucio de EU. Ankaŭ la Eŭropa Parlamento estas facile miksita, kies ĉefstabejo situas en la sama urbo Strasburgo. Ĝi antaŭe estis parlamento de la Eŭropa Karbona Komunumo fondita en 1952 kaj uzis la nunan nomon ekde 1962. Ĝi respondecas pri leĝdono, superrigardo kaj konsultado de EU.

Tiom da mikseblaj informoj! Jen mi jam preparis por vi notojn. Bv. rekonservu ĝin kun simpla klako! Atentu Mirindan Mondon kaj ni kune vizitu la mondon.

Dividu