Kiel Ĉinio difini junularon?

Mirinda Publikigita: 2022-05-11 15:00:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi estas juna? Ne gravas, ni ĉiuj junas kore. Ĉu vi scias kiel difini junularon?

En iu dokumento, UN difinas, ke la loĝantaro aĝas inter 14 kaj 25 aĝojn estas nomata “juna loĝantaro”. Tiu sfero estas malgranda! Eĉ mi ne estis inkluzita. La Monda Organizo pri Sano estas pli simpatia. Ĝi difinas, ke la homo malpliaĝa ol 44 jaroj estas junulo. Kiel Ĉinio difinas? Ĉinaj junuloj havas komunan organizon, nomatan “la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio”. La organizo akceptas ĉiujn junulojn aĝajn inter 14 kaj 28 jarojn, kiuj volonte partoprenas en aktivadoj de la organizo kaj laŭdate pagas la kotizon. Se la junuloj pliaĝaj ol 28 jaroj, kiuj ne okupas oficojn de la organizo, devas retiriĝi el la organizo.

Fondiĝo de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio multe rilatas kun fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Julie de 1921 fondiĝis la partio kaj tiam ĝi planis establi junularan organizon kiel preparan lernejon por la partio.

De la 5a ĝis la 10a de majo en 1922 en Dongyuan de Kantono de suda Ĉinio solene okazis la unua tutlanda konferenco de la la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio. 25 reprezentantoj el 15 lokaj grupoj kaj en- kaj eksterlandaj gastoj, sume 1 500 personoj ĉeestis la konferencon.

Dividu