Inter TJO,TEJA, TEJO kiu estas la unua tutmonda junulara esperantista ligo?

Mirinda Publikigita: 2022-05-11 15:03:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi estas junulo aŭ junulino ? Ne gravas, vi certe konas la internacian junularan organizon de Esperanto : Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, simple TEJO. Tamen ĉu vi scias, ke ĝi ne estas la unua tutmonda junulara esperantista ligo?

Antaŭ fondiĝo de TEJO, la tutmonda junulara esperantista ligo nomiĝis Tutmonda Junular-Organizo (TJO).

Iam antaŭ TJO/TEJO ekzistis iniciatoj de internacia Esperanto-organizaĵo por junuloj. En la 1920-aj jaroj ekzistis Tutmonda Esperanto-Junulara Asocio (TEJA), ekde 1920 kun la organo Esperantista Junularo (ekde 1927 nomita Esperanto-Junularo), kaj ekde 1933 kun la organo Juna Esperantisto.

TEJO komenciĝis kiel grupo kiu konsistis plejparte el Esperanto-instruistoj. Du nederlandaj instruistoj, la geedzoj Elisabeth van Veenendaal kaj Cornelis Josinus van Veenendaal, organizis renkontiĝon en 1938 en Groet, Nederlando, por Esperanto-parolantaj infanoj el 10 landoj: la unua Internacia Junulara Kunveno. Dum tiu kunveno, la 14-an de aŭgusto, la Tutmonda Junular-Organizo (TJO) naskiĝis, kun la celoj rekomendi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri Esperanto en lernejoj. En 1939 okazis dua kunveno, TJO jam havis pli ol 800 membrojn en 20 landoj.

Tamen, TJO frontis tre fruan halton pro la Dua Mondmilito. Ĝi ne reaktiviĝis denove ĝis 1945, kiam oni republikigis ĝian gazeton La Juna Vivo kaj la Internacia Junulara Kongreso estis aranĝata en Ipswich, Britio, en 1947.

Baldaŭ, TJO fariĝis pli kiel junulara organizo kiam pli da junuloj komencis estri ĝian laboron; en 1951, la Estraro de TJO konsistis plene el junuloj – de 1938 ĝis tiam la prezidanto estis la instruisto Pieter Krijt el Nederlando. Kongrue kun tiu nova paŝo, la organizo oficiale ŝanĝis sian nomon al la nuna formo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, en 1952.

En la jaro 1956 TEJO iĝis la junulara sekcio de UEA. En TEJO, kiel en la cetera junulara socio ĝenerale, la malfruaj 1950aj ĝis 1960aj jaroj kunportis fortan ŝanĝemon kaj politikemon – TEJO organizis sian unuan kongreson en komuniste regata lando (15a IJK en Gdansk, Pollando, 1959), kreis sian unuan laborplanon, ekeldonis internacian socia-kulturan gazeton por junuloj en Esperanto ankoraŭ eldonatan nun Kontakto, kaj adaptis el Argentino tutmondan sistemon de gastigantoj por vojaĝantaj Esperantistoj, Pasporta Servo.

Kreinte bazon, TEJO ekrilatis al aliaj ne-Esperantistaj junularaj organizoj. La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kiu kunlaboras kun ne-Esperantistaj junularaj NRO-oj, ekfariĝis aparte aktiva dum ĉi tiu periodo.

Granda paŝo en la evoluo de TEJO estas organizi seminariojn pri nuntempaj sociaj temoj por junuloj ĉe la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo, Francio, kaj ankaŭ kreskigi sian kunlaboron kun eŭropaj junularaj instancoj.

En la 1980-aj jaroj la estonteco de TEJO estis minacita kiam du estraranoj, Elisabeth Schwarzer kaj Martin Haase provoke proponis al la komitato planon kiu esence likvidus TEJO-n kaj donus al UEA respondecon gvidi ĝian laboron. Ĉi tiu propono tamen vekis la fortan kontraŭstaron de Jan Koszmaluk kaj Dietrich Michael Weidmann, kiuj je la kulmino de la krizo fariĝis prezidanto respektive ĝenerala sekretario, kaj la propono estis klare malakceptita.

La 1990aj jaroj ene de TEJO estis periodo fariĝi pli profesia sur tutgloba nivelo. La ĉefaj publikaĵoj de TEJO, aparte Kontakto, spertis frapajn ŝanĝojn por pli bone plenumi la dezirojn de legantoj; TEJO pli engagiĝis pri junulara politiko kaj agado per la Eŭropa Junulara Forumo kaj la Unuiĝintaj Nacioj.

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj de Esperanto (ĝis inkluzive 35-jaraĝaj) kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj. Estas nuntempe 46 landaj sekcioj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton, sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj.

TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson, ĉiujare en malsama loko tra la mondo. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.

Post eksplodo de la epidemio, TEJO per socialaj amaskomunikiloj, videaĵoj virtuale okazigis seminarojn kaj stimulis tutmondajn junulojn aktive bati la epidemion.

La IJK 2022 okazos de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto 2022 en De Roerdomp – Westelbeers, Nederlando. Ekde aprilo ĝis junio, dum la lastaj du sabatoj de ĉiu monato, ankaŭ okazos Kontinentaj Junularaj Konferencoj(KJK), kiu fokusiĝos sur unu specifan kontinenton, jen estas la kalendaro:

Azio-Oceanio: 23 & 30 aprilo

Ameriko: 21 & 28 majo

Afriko: 18 & 25 junio

KJK estas unu el la plej novaj iniciatoj de la Komisiono pri Landa kaj Faka Agado (LFA), unu el kies ĉefaj celoj en 2022 estas disvolvi aktivajn kunlaborajn rilatojn inter landaj kaj fakaj sekcioj kaj plitutmondigi la laboron de TEJO ekster Eŭropo. Fine de ĉiu konferenco, organizoj kaj aktivuloj naskos konkretajn komunajn projektojn realigotajn inter si mem kaj kreos unuecajn viziojn pri la celaro kaj direkto de siaj propraj kontinentoj.

Do dum la ĉina junulara festo, ni sincere deziras, ke tutmondaj junaj esperantistoj ĝuu la junecon kaj la vivon per Esperanto!

Dividu