Kiu estas la tria poluso en la mondo?

Publikigita: 2022-06-27 20:32:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Krom la Norda Poluso kaj Suda Poluso, kiu estas la tria poluso en la mondo? Ĉomolangmo. Ĝi situas en la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio.

Tibeto estas nomata kiel la Tria Poluso, ĉar la monde plej alta pinto de Ĉomolangmo situas ĉe la landlimo de la ĉina Tibeto kaj Nepalo. Krome Tibeto havas 5 inter la mondaj 14 pintoj pli altaj ol 8 000 metroj. La Tibeta Aŭtonoma Regiono, simple nomata Tibeto situas en la sudokcidenta Ĉinio kaj ĝia ĉefurbo estas Lasao. Tibeto troviĝas en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj la averaĝa altitudo superas 4 000 metrojn. Tibeto estas konata pro la nomo de la monda tegmento kaj ĝia areo okupas okonon de la totala landa teritorio nur post Xinjiang.

Tibeto norde najbaras de Xinjiang, oriente de Sichuan kaj situas ĉe la landlimo kun la landoj Birmo, Hindio, Butano, Nepalo kaj la regiono Kaŝmiro de Pakistano. La totala terlandlima linio longas je 4 000 km..

Ekde la 13a jarcento Tibeto jam estis la parto de la teritorio de Ĉinio. Antaŭe ĝi posedis kelkajn aliajn nomojn kaj ekde la fino de la 17a jarcento en la dinastio Qing ĝi estis nomata kiel Xizang. Tibeto estis liberigita du jarojn post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en la 23a de majo 1951 kaj la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio fondiĝis en la 9a de septembro 1965.

Tibeto havas komplikan veteron kaj de oktobro ĝis la venonta aprilo estas la seka sezono kaj inter majo kaj septembro estas la pluva sezono. Tibeto havas la plej abundajn resursojn de suno, lago kaj akvoj en la lando.

Vi povas atingi Tibeton per aviadilo. Troviĝas kvin flughavenoj en Tibeto, la Gonga Flughaveno estas unu el la plej altaj civilaj flughavenoj en la mondo. Flugante de Pekino al Lasao kostas kvar kaj duona horoj. La Qinghai-Tibeta Fervojo estas la plej alta kaj la plej longa altebenaĵa fervojo en la mondo. Kaj per trajno necesas 40 horoj de Pekino al Lasao. La ĉefa etno en Tibeto kompreneble estas tibetano. Butero, teo, zanba-o (faruno el rostita ĉingke-hordeo) kaj bovaĵo kaj ŝafaĵo estas kvar preferataĵoj de tibetanoj. La festo de tibetanoj estas “Sho -Dun-Festivalo”, la festo de jogurto en la tibeta lingvo. La festo daŭras unu semajnon ekde la 30a de junio laŭ la tibeta kalendaro. Dume prezentiĝas tibetaj operoj kaj eksponado de budĥo.

Do saluton!

Dividu