Kie venas tiu ĉi malodora sed bongusta plado?

Mirinda Publikigita: 2022-07-05 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ekde la pasinta jaro iu malbonodora ĉina plado “Liuzhou-rizvermiĉeloj de rivera spiralforma konkulo”(Liuzhou river snails rice noodle) populariĝas ne nur enlande sed ankaŭ en la mondo. La videaĵo pri tiu ĉi plado en jutubo havas pli ol 60 milionojn da klikoj kaj multaj fremdlandaj amikoj montris siajn videaĵojn pri pruvo de la malbonodorega bongustaĵo kaj ekamis ĝin post esti “venenita” de la odoro. Kie venas tiu ĉi plado? Ĝi naskiĝis en unu el kvin aŭtonomaj regoinoj: la Guangxi-a Zhuang-etna Aŭtonoma Regiono.

Guangxi, simple nomata Gui, kies ĉefurbo estas Nanning, situas en la suda Ĉinio kaj najbaras sudokcidente de Vjetnamio. La tera areo de Guangxi estas 2 376 000 km2. kaj la mara areo estas 40 000 km2. Ĝis 2020 la nombro de konstanta loĝantaro en Guangxi estas 50,12 milionoj. La titolo de la regiono signifas, ke la ĉefa etno estas zhuang-etno, kiu okupas trionon de poblacio, krome Guangxi-a Zhuang-etna Aŭtonoma Regiono havas aliajn 12 etnojn.

Guangxi havas marbordan linion longan je 1 595 km kaj dank’ al tio ĝi havas abundajn resursojn de haveno, maraj vivaĵoj kaj ĉemara turismo. Guangxi estas la ununura ĉemara etna aŭtonoma regiono kaj la ununura ĉemara regiono en la okcidenta Ĉinio. Ĝi estas la plej facila marpordo en la sudokcidenta Ĉinio kaj grava pordo de la lando en ekstera malfermo. La plej konata terformo de Guangxi estas Kanaso, kies reprezentanto estas la urbo Guilin. Kvankam ni ne vizitis Guilin, sur la bileto de 20 juanoj vi povas vidi ĝian pejzaĝon. Krom maro kaj pejzaĝo, Guangxi ankaŭ estas la provinco kun plej multo da dialektoj kaj etnaj loĝantoj. La dialekto de Guangdong tra la mondo originis el Wuzhou de Guangxi.

La plado “Liuzhou-rizvermiĉeloj de rivera spiralforma konkulo” estas la loka manĝaĵeto en la nokta bazaro de 70aj kaj 80aj jaroj de la pasinta jarcento en la urbeto Liuzhou. Ekde la fino de 2014 aperis la unua entrepreno de la pakigita liuzhou-rizvermiĉeloj kaj ĝia produkto superis dek duilionojn da juanoj en 2020. Nun “Liuzhou-rizvermiĉeloj de rivera spiralforma konkulo” estas vendita al pli ol 20 landoj kaj regionoj kaj jam estas unu el la plej popularaĵo de Ĉinio.

Dividu