Diskutata krimologia demando en la historio de Usono rilatas al ĝi

Mirinda Publikigita: 2022-07-26 10:53:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de junio usona plej supera tribunalo renversis la juĝitan kazon de Roe kaj Wade de 1973, kiu leĝe difinis la abortan rajton en la federacio. Tio signifas, ke la aborta rajto de virinoj ne plu estos protektata de usona konstitucio.

Kiujn sciojn ni konas el tiu novaĵo? La diskutata krimologia demando en la historio de Usono rilatas al ĝi.

Dum 15 jaroj inter 1975 kaj 1990 rapide altiĝis la krima proporcio de Usono kaj tiuperiode la proporcio de la perfortaj krimoj en la tuto kreskis je 80%, tio multe maltrankviligis la socion. Tamen estis neatendite ke post la 1990aj jaroj la perforta krima proporcio rapide malaltiĝis ĝis la nivelo antaŭ 1975 post 10 jaroj.

Kio okazis? La tuta Usono donis jenajn kaŭzojn: 1 protektado de publika sekureco, inkluzive de multiĝo de enkarceliga proporcio, pli serioza pafilo-regado, sufiĉa polico; 2 malplijunigo de la socio; 3 ekonomia faktoro: prospero de interreta ekonomio aperis en la 1990aj jaroj.

Tamen usona ekonomikisto Steven Levitt diris, ke tiuj kialoj prezentis nur trionon de la okazo. Laŭ li la kialo kuŝas en la kazo de Roe kaj Wade de 1973.

Kiaj patrinoj preferas aborton? Tiuj senedziniĝintaj fraŭlinoj malriĉaj kaj needukitaj, kaj eĉ ne kreskulinoj. Iliaj beboj vizaĝos al malriĉeco kaj nekompleta familio kaj probable fariĝos krimuloj en estonteco. En la unua jaro post juĝo de la kazo de Roe kaj Wade, 750 mil usonanaj virinoj elektis aborton. Sekve de laŭleĝigo en la tuta lando, ne naskiĝos tiuj probablaj krimuloj. Tio faciligis abruptan malaltiĝon de la krima proporcio.

Steven Levitt ankaŭ donis sufiĉajn datumojn:

Unue malaltiĝo de la perfortkrima proporcio en 1990aj jaroj venis el redukto de junaj krimuloj kaj ne evidente malaltiĝis krimuloj de aliaj aĝoj.

Due antaŭ la kazo “Roe kaj Wade” en Usono kvin ŝtatoj jam laŭleĝigis aborton kaj ili antaŭiris ol aliaj ŝtatoj en tempo de malaltiĝo de krima proprocio.

Trie post tutlanda laŭleĝigo de aborto, ne estis samaj la efektivigaj proporcioj de aborto en diversaj ŝtatoj. La lokoj kun pli alta aborta proporcio en la 1970aj jaroj akiris pli grandan malaltiĝon de krima proporcio en la 1990aj jaroj.

La vera mondo ŝajnas al rubika kubo kaj ĉiuj elementoj estas ĝenerale ligitaj.

Kvankam multiĝis iu bedaŭrinda politiko, tamen ankaŭ multiĝis alia mirinda scio! Mi estas Mirinda, ĝis baldaŭ!

Dividu