Kial la tri fratoj de la aviadilŝipo estas nomitaj provinc-nomoj Fujian, Liaoning kaj Shandong?

Mirinda Publikigita: 2022-08-08 20:21:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Junie unu el la gravaj eventoj de Ĉinio estas oficiala funkciigo de la tria aviadilŝipo CNS Fujian.Ĝia pli aĝaj fratoj respektive nomiĝas 001-Liaoning kaj 002-Shandong. Kial la tri fratoj de la aviadilŝipo estas nomitaj provinc-nomoj Fujian, Liaoning kaj Shandong? Ĉu vi scias, ke la pli aĝa aviadilŝipo 001-Liaoning rilatas al la Zono kaj Vojo? Mirinda parolas la mirindajn sciojn el tiu novaĵo?

Nun Ĉinio havas tri aviadilŝipojn, nome 001-Liaoning, 002-Shandong kaj 003-Fujian. Tiuj tri provincoj situas respektive en nordorienta, norda kaj sudorienta landpartoj. Pri la signifo de iliaj nomoj, iuj diris, ke la nomo de la unua aviadilŝipo 001-Liaoning memorigas la Ĉina-Japanan Militon de 1894-1895, eksplodigitan de la japana imperiismo por aneksi Koreion kaj invadi Ĉinion, la dua 002-Shandong memorigas la ĉinan Defendan batalon kontraŭ japana imperiismo en Weihai de ĉina Shandong-provinco dum la Ĉina-Japana Milito de 1894-1895 kaj la tria 003-Fujian memorigas la batalon en Mawei-haveno de ĉina Fujian-provinco en 1884 dum Ĉina-Franca Milito de 1883-1885. Tiuj bataloj estas la tri plej gravaj marmilitoj en la moderna historio de Ĉinio.

La pli juna aviadilŝipo 003-Fujian estas la unua pafa aviadilŝipo sendepende dezajnita kaj konstruita de Ĉinio. Sed la unua generacio 001-Liaoning estis transformita el sovetia aviadilŝipo Varyag. La Varyag estis fabrikita de Nikolayev Ŝipfabriko en Ukrainio. La ŝipo plenumita je 68% estis aĉetita de Ĉinio post zigzaga procezo. En 1999 Ĉinio transportis la ŝipon Varyag de Ukrainio, preterpasante la Turkan Markolon. La markolo estis strategia trairejo kaj tiam Usono instigis Turkion plenforte malhelpi Ĉinion. Danke al Grekio, kiu donis sian helpon, Varyag finfine trapasis la Turkan Markolon, en la procezo iu greka ŝipano eĉ oferis sian vivon. En 2008 kiam Grekio sin dronis en ŝulda krizo de Eŭropo. Ĉinio sincere donis sian helpon al ĝi. Ĉinaj entreprenoj donis investon en la haveno Piraeus de Grekio kaj stabiligis ĝian komercon kaj laborigon.

Post tio la ĉina kompanio pri mara transporto COSCO aĉetis plejparton da akcioj de la Haveno Piraeus kaj administras ĝin kunlabore kun Grekio. Nun la haveno jam estas unu el plej rapide evoluantaj teneraj havenoj en la mondo. Hodiaŭ la Haveno Piraeus estas pontokapo de Eŭropo en la strategio de Zono kaj Vojo.

Rozo estas donacita, aromo restas. Gratulon pro akiro alia mirinda scio kune kun ni!

Dividu