Provo de Suflorilo: Poemo el Maraj Skizoj

Pluveta Publikigita: 2021-10-26 16:42:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Flugas mevoj super maro,

Blankaj, blankaj mevoj.

Post ilia gaja aro

Flugas miaj revoj.

Blankaj mevoj flugas alte,

Alte super ondo,

Kaj senlace, kaj senhalte

Al mirinda mondo

Flugas miaj revoj,

Kiel blankaj mevoj…

(verkita de Georgo Deŝkin)

Dividu