Agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj tute ne estas senkonsiderindaj

Shanshan Publikigita: 2022-07-11 16:38:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La plata persico estas ege bongusta! Saluton, mi estas Shanny. Somero estas la plej bona sezono gustumi persicon. Vidu, jen estas 金山蟠桃 Jinshan plata persico. Ĝi estas specialaĵo de Jinshan-distrikto en Ŝanhajo. Ĝi ankaŭ estas produktaĵo kun ĉina nacia geografia indiko. Ĉu estas neatendite, ke estas ankaŭ agrikulturaj specialaĵoj en Ŝanhajo?

Menciante pri la magia urbo Ŝanhajo homoj unue pensas pri la karakterizaĵoj de ĉi tiu metropolo rilate al financo, komerco, teknologia novigo ktp. Malmultaj pensas pri la agrikulturo de Ŝanhajo. Laŭ la opinio de multaj homoj, la kamparaj areoj de Ŝanhajo estas malgrandaj, kun malmultaj kamparanoj kaj malalta proporcio de la agrikultura ekonomio. Tamen dum la servoperiodo de Xi Jinping en Ŝanhajo li alte atentis la laboron de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj. La laboro tute ne estas senkonsiderindaj. Xi multfoje faris profundajn analizadojn pri la graveco de la laboro de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj por Ŝanhajo.

Prezidanto Xi Jinping opiniis, laŭ la perspektivo de la propra disvolviĝo de Ŝanhajo, la centra urba areo estas nur 600 kvadrataj kilometroj, dum la antaŭurba areo de 6 000 kvadrataj kilometroj estas grava strategia spaco por la estonta disvolviĝo de Ŝanhajo. Nur konstrui la antaŭurban kamparon povas pluapaŝe altigi la sintezan forton de Ŝanhajo.

“La ŝlosilo al bonhava vivo dependas de la vilaĝanoj.” Tion multfoje diris Xi Jinping, kiam li inspektis kamparon. Pri la laboro de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj en Ŝanhajo Xi alte atentis la agrikulturajn industriiĝon kaj sciencteknikiĝon. Tamen lia kerna zorgo estas la vivo de kamparanoj, kaj Xi emfazis havigi al kamparanoj pli da sento de gajno.

Nun pli multaj agrikulturaĵoj kun ŝanhajaj geografiaj indikoj riĉigis nian manĝadon, ekzemple Fengjing porkaĵo, Jiading blanka ajlo, Songjiang rizaĵo, Chongming blanka kapro kaj tiel plu. Ni kredas, per la ekspluato kaj novigo Ŝanhajo povos trovi novan vojon de kampara vigligo konformantan al la metropola pozicio, kaj vere realigi prosperiĝon de industrio, fortiĝon de agrikulgturo, beliĝon de kamparo kaj riĉiĝon de kamparanoj.

Dividu